Ĵakson-eŭkalipto

La ĵakson-eŭkalipto (Eucalyptus jacksonii) de sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio estas unu el la plej altaj arboj en la subŝtato kaj povas mezuri cirkonferencon de 24 metroj ĉe la bazo, atingi alton de 75 metroj kaj vivi dum ĝis 400 jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĵakson-eŭkalipto
Ĵakson-eŭkalipto en Valo de la Gigantoj (Valley of the Giants)
Ĵakson-eŭkalipto en Valo de la Gigantoj (Valley of the Giants)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus jacksonii
Maiden
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Parte bruligita Ĵakson-eŭkalipto.

La arboj ofte havas malprofundajn radiksistemojn kaj kreskigas apogilradikojn. Arbaraj brulegoj ofte agas por kavigi la bazon de la arboj, kreante grandan kavaĵon. La disvastiĝo de la specio estas ŝrumpita pro klimata ŝanĝo tra milionoj da jaroj. Ili nun troviĝas precipe en Nacia Parko Walpole-Nornalup (35° S) kaj en kelkaj izolitaj ejoj ekster la parko en la regiono de Walpole (ĉirkaŭ 34°58′S).

Tiu aŭstralazia arbo ofte estas komparata kun du similaj specioj, Eucalyptus guilfoylei kaj Eucalyptus brevistylis, kiuj estas pli malgrandaj.

Eksteraj ligiloj redakti

angle Ĵakson-eŭkalipto. Arkivigite je 2014-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
angle Ĵakson-eŭkalipto (Avh.ala)