La termino ĵaza normkanto rilatas al ĵazkomponaĵoj el pasintaj jaroj kaj jardekoj, kiujn ĵazmuzikistoj ludis kaj ludas aparte ofte kaj kontinue kaj kiuj transdaŭris la stilevoluon. Multaj ĵazaj normkantoj ankaŭ sukcesis transiri en aliajn muzikstilojn.

Male multaj melodioj, kiuj fariĝis ĵazaj normkantoj, devenas origine el diversaj ĝenroj de usona distra muziko ekde la invento de la sondisko, inter ili ĝenroj kiel kanzono, furorkanto, popkanto, el Broadway-spektakloj kaj muzikaloj aŭ melodioj el Holivudo-filmoj. La florepoko de ĉi tiu normkanto-produktado estis la erao de svingo. Kelkaj ĵazaj normkantoj tamen ankaŭ devenas el „tradicioj de la 19-a jarcento, el ragtimo, klasika bluso kaj frua ĵazo, ... el la ĉikago-ĵazo de la dudekaj jaroj, la svingo de la tridekaj kaj kvardekaj, la bibopo kaj malmolbopo, la bosanovo, la modala kaj eĉ la libera ĵazo.“[1]

La fundamento de ĵazaj normkantoj ĝis nun estas daŭre ŝanĝata kaj pliampleksata. Kelkaj „transverkadoj“ de kantoj el la Great American Songbook dum la tempo de bibopo (biboptemoj) nun kiel elirpunktoj de ĵazinterpretado estas pli ŝatataj ol la originaloj.

Funkcio redakti

Normkantoj formis bazan stokon de la repertuaro de ĵazmuzikistoj. Ili servis kiel bazo por improvizadoj kaj aranĝoj. Je spontankoncertoj normkantoj ludis centran kaj nerezigneblan rolon, ĉar ĝi starigis la muzikan kunaĵon inter fremdaj muzikistoj. Fakte la spontankoncerto estis la kaŭzo por tio, kial elformiĝis fiksa stoko de pecoj. La prezentoformo de ĵazaj normkantoj ne estas fiksita, ankaŭ melodion, harmonion, ritmon kaj instrumentadon la muzikistoj povas laŭplaĉe ŝanĝi. Ofte tamen stilo kaj epoko de la komponaĵo diktas la muzikajn rimedojn.

Formoj redakti

32-taktaj formoj redakti

Multaj normkantoj havas 32 taktojn. En ĉi tiu grupo kelkaj oftaj formoj estas distingeblaj :

  • AABA: Sur ripetata parto A sekvas ponto kaj eble variita ripetado de la parto A, al kiu ofte sekvas kodo. Ĉi tiu AABA-formo apogita sur la kantoformo estas tipa por pli malnovaj kanzonoj kaj furorkanto-melodioj: ekz. por la svingpeco Take The A-Train.
  • ABAB': La svingtitolo How High The Moon havas la 32-taktan formon ABAB'. Pri ties harmoni-sinsekvo Charlie Parker improvizis klarkonturan novan melodion, kiu tamen male al la pli trankvila baza temo ĉefe konsistas el okono-pasaĵoj. La registraĵo de ĉi tiu improvizaĵo fariĝis la nova normkanto Ornithology.

12- kaj 24-taktaj formoj redakti

Ĉi tiu grupo rilatas al la blusoskemo. Ĵazaj normkantoj kiuj tenas sin lige al la blusoskemo, ekz. estas Straight No Chaser kaj Blue Monk de Thelonious Monk. Multaj normkantoj pliampleksas la blusoskemon kaj apartenas al la ĝenro de ĵazbluso. En Bessies Blues ekz. la forlokado ekde la 1-a ŝtupo al la 4-a jam estas anticipata en la 2-a takto; en la lasta takto la 1-a ŝtupo estas anstataŭata per la 7-a, kiu havas dominantan, do karakteron rekondukan al la toniko kaj ebligas ripetadon. Tipaj ankaŭ estas la harmoniigoj de temoj de Charlie Parker ekz. Blues for Alice kaj Au Privave: Je tiuj nur ankoraŭ la ŝtupoj de la taktoj 1, 5 kaj 9 – kun kiuj pokaze komencas unu el la tri bluslinioj – estas identaj kun la skemo de la origina bluso. La intertaktoj estas plenigitaj per kvintfalaj sekvencoj, tiel ke la ŝtupharmoniaro estas anstataŭata per kadencharmoniaro.

Ĵazvalso redakti

Plua ofta formo estas la ĵazvalso en svingoritmo pri tri-kvarona takto; je tio ofte ekestas ŝanĝiĝaj kruciĝritmoj, sinkopigoj kaj akcentadoj. Fama malrapida normkanto tiaforma estas All Blues, pli rapida My Favourite Things.

Pli novaj formoj redakti

Ekde la 1950-aj jaroj la normkantoformoj ege multiĝis precipe pro la enigo de latinamerikaj kaj afrikaj ritmoj[2] kaj temoj kiel ankaŭ pro la pliampeksigo de harmoniaro kaj melodiaro. En la 1960-aj kaj fruaj 1970-aj jaroj la eksperimentemo de la ĵazmuzikistoj en libera ĵazo sekvigis al anstataŭado de ĉiuj formalaj konvencioj, kiujn antaŭmetis normkantoj. Ekde la 1970-aj jaroj estis observebla parta returniĝo al tradicia improvizado pri normkantaj temoj kaj formoj. Je tio tamen multaj bandoj enigis la intertempe akiritajn spertojn de libera ludado. Normkanto-formoj nun estas same varieblaj kaj variaj kiel ĵazo entute.

Kolektoj redakti

Ĵazmuzikistoj uzas diversajn kolektojn de ĵazaj normkantoj. Aparte ŝatata estas la t.n Real Book, kiu ekzistas plurversia.

  • La origina Real Book estas hektografiita kopio de preskaŭ 500 pecoj. Ĉi tiuj estas notitaj nur kiel melodio kun akordsimboloj kaj ampleksas plejofte unu, maksimume du paĝojn je DIN-A-4 (gvidpaĝo). Ili nomas la komponiston de la melodio kaj donas disajn indikojn pri karaktero (ekz. ballad), ritmo (ekz. svingo) kaj aparte gravaj interpretintoj (ekz. Charlie Parker) de normkanto. La pli malnovaj eldonoj ankoraŭ enhavis multajn erarojn, kiu nur iom post iom estis korektataj.
  • Nur per apero de la New Real Book ekĉirkulis kontrolita kaj aŭtorigita presversio de malnovaj kaj modernaj normkantoj. Male al la ofte tre rudimentaj kaj eĉ mankohavaj indikoj de la antaŭulo ĉi tiu kolekto plejofte ne nur notas melodion kaj akordojn, sed krom tio donas precizajn kaj diferencigitajn indikojn pri aranĝo, plurvoĉeco, en- kaj elkondukoj, ritmoj, tempo, interpretintoj kaj sonregistraĵoj de ĉi tiu peco. Tio plejofte favorigas certan aranĝon de la normkanto, familiaran al ĵazmuzikistoj kaj -aŭskultantoj. Pro tio ĉi tiu verko validas kiel aparte fidinda. Tamen ĝia enhavo koncentriĝas je la ĵazstiloj ekde la 1970-aj jaroj, tiel ke multaj el la pli malnovaj kaj ŝatataj normkantoj de la svinga kaj bibopa eraoj mankas en ĝi.

Ŝatata inter ĵazmuzikistoj krome ankaŭ estas

  • 557 Standards, kiuj ekzistas krom la formato DIN-A-4 ankaŭ kiel praktikebla versio en DIN-A-5. Ĉi tiu eldono unuigas la avantaĝojn de la malnova kun tiuj de la nova Real Book: Ĝi enhavas nur la plej necesajn indikojn je plejebla interpretadlibereco, sed je preciza notado de la temoj kaj akordsinsekvoj, do fonta fideleco. Ili ekzistas – kiel intertempe ankaŭ la pli malnovaj Realbook-oj – en pluraj, por diversaj blovinstrumentoj taŭgaj tonaloj (C, E♭, B♭).
  • Aldoniĝas t.n. Fake Books, kiuj surlistigas kaj popkantaĵojn kaj ankaŭ ĵazajn normkantojn kaj prezentas diverskalitajn aranĝojn. Disvastiĝinta kolekto de „klasikaj“ popkantoj estas Great American Songbook.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Einige meiner neuesten Dinge – Artikolo de Hans Hielscher en la serio Kulturspiegel-Tageskarte pri la graveco de ĵazaj normkantoj en la nuntempo, aperinta sur Spiegel Online (ekstraktita la 6-an de januaro 2010).

Referencoj redakti

  1. Schaal 2001: 8
  2. La komencon de konscia okupiĝo pri afrikaj ritmoj, poliritmoj kaj -mezuroj markas Afro Blue de Mongo Santamaría aparte en la prilaborado fare de la kvaropo de John Coltrane, je tio Elvin Jones renversas la 3:2 poliritmon de Santamaria al 2:3, do al partakta sento super valso. En antaŭa ĵazo ekzistas neniuj tiel klarkonturaj rilatiĝoj al afrika poliritmaro.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Jazzstandard » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3551540 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)