Plene memstara ĵazharmoniaro striktasence ne ekzistas, ĉar ĵazo je la formado de harmoniaj sinsekvoj plejparte reiras sur la principoj evoluitaj en la eŭropa muziko de voĉkonduko kaj funkciharmoniaro. Ĉi tiujn la variaj ĵazstiloj aplikas laŭ pokaze malsama. Tipa por la harmoniaro de ĵazo en ĝia tuta ĝisnuna evoluo estas tamen forta ligo al la melodiko kaj al la ĝenerala estetiko de bluso. Tiu efikas sur la harmonia nivelo per certa prefero de akordmaterialo, kiu konvenas kun la melodia efiko de la blusaj tonoj. Krome la karakteriza blusmelodiko kaj la postuloj de la improvizado superreganta en ĵazo efikas, ke melodio kaj akompanaj harmonioj malpli rigore rilatas inter si, ol ĉi tio estas kutima en la plejparte koncipita (komponita) muziko de Eŭropo. Ĵazharmoniaron krome karakterizas, ke la muzikistoj uzas pliampleksigitan tonmateralon, t.e. ili aldonas al la klasikaj tri- kaj kvar-sonoj kutime tiel nomatajn "elekteblaĵojn", kio rezultigas akordojn kun kvin, ses aŭ ankaŭ pli tonoj. Ankaŭ treege grava distingilo de ĵazharmoniaro estas la ofta uzado de alteraciitaj (ŝanĝitaj) kaj substituitaj (anstataŭataj) akordoj

Principoj redakti

Por la priskribo de la harmoniaj karakterecoj de ĵazo nun ekzistas tri teoriaj konceptoj:

  1. La tiel nomata akordo-gamo-terorio evoluiĝis ekde la 1950-aj jaroj kaj estas per tio la plej malnova ellaborita koncepto por la priskribo de ĵazharmoniaro; ĝi superregas ĝis hodiaŭ la plej grandan parton de la muzikteoria literaturo pri ĵazo.
  2. La koncepto nomata fundamentharmonia disvastigita ĉefe en la germanlingvaj landoj, kiu striktasence interesiĝas pri la principoj de la harmoniscienco kaj aparte pri funkciaj interpretadoj de la harmoniaj turnoj influitaj ekde la blusmelodiko.
  3. Historia-empiria modelo, kiu laŭas hermeneŭtike al la interpretado de la „klasika“ harmoniscienco ekz. laŭsence de Diether de la Motte. Kontraste al ampleksa teorio klariganta unuece ĉiujn aperaĵojn ĉi tiu koncepto pli provas interpreti unuopajn stilojn kaj muzikistojn laŭ iliaj apartaj estetikaj opinioj. Ĉi tiun metodon ekz. aplikas la muzikteoriaj traktaĵoj de Gunther Schuller pri la pli malnova ĵazo.

Historio redakti

Fundamento de ĵazo estas improvizado, kiu estis praktikata jam en klasika muziko kaj multe pli frue. El tio ekestis ĝenerala akceptata harmoniscienco, kiu en klasika muziko parte estas uzata tre dogme. Dum el harmonia vidpunkto en klasika muziko precipe tritoj kaj sekstoj estis esencaj por la voĉkonduko en la improvizado, en ĵazo la tritoj kaj sestoj havas ege pli grandan signifon. Dum kiam en klasika muziko la trisonoj estas la bazo de ĉio harmonia proceso, en ĵazo tio estas la kvarsonoj .

Per ĉi tiu pliampleksigo al kvarsonoj eblas akord-kombinaĵoj kaj sonoj, kiuj ĝis tiam estis neaŭditaj aŭ almenaŭ nekutimaj. Jam J. S. Bach uzis elementojn, kiuj hodiaŭ en ĵazo estas kutimaj, tamen je la tempo de Bach tiuj estis pli eksterordinaraĵoj muzikoj. Ekzemple la uzo de la ♯11 en la dominant-septakordo.

Estas mise opinii, ke la plej multaj fruaj ĵazmuzikistoj havis neniun ideon pri akordoj aŭ de harmoniscienco. Ankaŭ tiuj, kiuj ne sciis legi notojn, havis klarkonturitan komprenon de harmoniaro kaj ritmaro.

Teoriiĝas nur, kio estis ludata kaj trovata bonan, kaj tiel oni prenis la jam ekzistantan harmoniaron kaj adaptis ĝin iom post iom al la propraj bezonoj. Aldoniĝis elementoj de bluso kaj krome pli libera interpretado de kolorsonoj en akordoj. Plua harmonia liberiĝo ekigis bibopon kaj ebligis al la improvizantaj muzikistoj novinterpreti akordojn. La ĵazharmoniaro fariĝis intelekta.

Fakte la historio de harmoniaro en ĵazo estas vojaĝo ekde la konsonanco al disonanco. Ĉiu harmonia novigo alportis ankaŭ novajn liberecojn por la interpretado de la akorda materialo kaj disponigis al la muzikisto pli da melodia materialo, kiu dum la paso de la tempo estis katalogigita en gamojn. Nuntempe ekzemple estas kutime, uzi diversajn gamojn laŭ diversaj modaloj super akordoj kiel tonmaterialo por improvizado aŭ kiel bazo por la aranĝadokomponado.

Materialo por improvizado redakti

En pli fruaj tempoj oni komprenis je improvizado la ornamadon kaj vualadon de ekzistaj melodioj super fiksaj akordstrukturoj. Multaj pecoj luditaj en ĵazo havis sian originon en la distra muziko. Kantoj de la Broadway-teatraĵoj estis uzataj kiel framo por improvizadoj. Tre ofte oni verkis pri la akordframoj novajn melodiojn, ne laste ankaŭ por tio, ke oni ne devas pagi tantiemojn.

Ekde la bibopo tamen ĵazmuzikistoj pli kaj pli verkas proprajn pecojn, por ke ili povu improvizi pri siaj plej ŝatataj harmonioj. Charlie Parker ekzemple ŝatis „I got Rhythm“ de Gershwin tiomege, ke li verkis diversajn melodiojn strukturantaj je ĉi tiu akordframo. Kelkaj akordframoj kaj melodioj fariĝis tiel ŝatataj, ke ili ankoraŭ hodiaŭ apartenas al la normrepertuaro de ĉiu ĵazmuzikisto.

Pli malfruaj pecoj montras plej ofte la esencon de la tiama harmonia kompreno. En la kvindekaj jaroj enmodiĝis priverki kompletajn muzikalojn.

La sesdekaj jaroj montris du esencajn tendencojn: unuaflanke la rekonsciiĝon pri la blusharmoniaro kaj pli simplaj ritmoj kaj aliaflanke la modalan koncepton kaj pli liberan ludmanieron laŭirantan kun tio.

La libera ĵazo rompis je ĉiuj formoj de harmonio kaj provis ne apliki ilin.

Nuntempe la muzikistoj uzas ĉion, kio plaĉas al il, ĉu kolekto de infankantoj, pecoj el la klasika muziko, el popmuziko aŭ memverkitaĵoj. La „tradiciistoj“ ludas kantojn el la „Great American Songbook“ kaj la „progresemuloj“ kunfandas ĉiuspecan muzikon ĝis la barata rago. Kiu komencis en multkultura Usono, daŭriĝis nun tutmonde.

Blusharmoniaro redakti

 
Charles Mingus en 1976

Esenca pluevoluigo de la harmoniarto fare de la ĵazo estas la malligo de la dominanta septakordo disde sia funkcio. En ĵazo septakordo (1, 3, 5, ♭7) estas uzebla ne nur kiel dominanto, sed ankaŭ kiel toniko.

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer: Harmonielehre, Schott, 1961
  • Wolf Burbat: Die Harmonik des Jazz, dtv Bärenreiter, ISBN 3-423-30140-6
  • Richard Graf, Barrie Nettles: Die Akkord-Skalen-Theorie und Jazz-Harmonik, Advance Music, ISBN 3-89221-055-1
  • Axel Jungbluth: Jazz-Harmonielehre, Schott, 1981
  • Axel Jungbluth: Praxis Jazz Harmoniesation, Schott, 1989
  • Frank Sikora: Neue Jazz-Harmonielehre, Schott, ISBN 3-7957-5124-1
  • Gerald Smrzek: The Book Of Chords, Edition Canticum, 2005
  • Joe Viera: Grundlagen der Jazzharmonik, universal edition, 1980

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Rimarkoj redakti