Ĵazrepo estas kunfanda variaĵo de hiphopo, kiu ligas kantojn de hiphopo kun elementoj de ĵazo. Kiel muzikstilo ĉi tiu variaĵo ekestis en la malfruaj 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj, fariĝis tamen tutmonde ne komerce sukcesa escepte kelkajn malmultajn albumojn. Plej fama germanlingva bando el ĉi tiu ĝenro estas Jazzkantine el Brunsvigo.

Historio de ĵazrepo redakti

La historio de ĵazrepo komencis proksimume 1988 per la unuopaĵoj Words I Manifest de la bando Gang Starr kun specimenoj de Charlie Parker same kiel Talkin' All That Jazz de Stetsasonic kun elementoj de Lonnie Liston Smith. La albumo No More Mr. Nice Guy el 1989 de Gang Starr same kiel ilia kunverkado de la filmmuziko por Mo' Better Blues kaj la albumo 3 Feet High and Rising (1988) de De La Soul alportis kromajn sukcesojn por ĵazrepo. Influite de De La Soul el la hiphopa movado Native Tongues Posse ekestis la unua muzikalbumo de la duopo Jungle Brothers Straight Out the Jungle (1988) kaj de A Tribe Called Quest People's Instinctive Travels and the Paths of Rhythm (1990).

La sekva albumo The Low End Theory (1991) de A Tribe Called Quest enhavis nur kelkajn ĵazelementojn de Ron Carter, sed la gazetaro kaj entuziasmuloj taksis la albumon tiom bone, ke ĝi validas kiel unu el la plej gravaj kaj plej influaj albumoj de la jardeko. Kvankam la kunfando de ĵazo kaj hiphopo malmulte sukcesis komerce, la lasta albumo de ĵazmitulo Miles Davis Doo Bop aperis en 1992 postmorte kiel ĵazrepa albumo. Ankaŭ Herbie Hancock publikigis en la sama jaro per Dis Is Da Drum (1992) albumon el ĵazo kun hiphopaj elementoj. Alia grava ensemblo estas Digable Planets kun siaj du albumoj Reachin' (A New Refutation of Time and Space) (1993) kaj Blowout Comb (1994).

En 1993 per Jazzmatazz, Vol. 1 de repmuzikisto Guru aperis unu el la plej sukcesaj kaj samtempe plej kritikataj albumoj de ĵazrepo. Por la produktado ĵazbando estis koncerte sonregistrata kaj ne – kiel kutime ĝis tiam – enmiksita per specimenado. Proksimume samtempe ĵazrepo atingis per la sukcesa albumo Hand on the Torch (1993), entenanta la pecon Cantaloop de Us3, ankaŭ Eŭropon. Inspirite per Jazzmatazz la ĵazmuzikistoj Ole Sander, Matthias Lanzer kaj Christian Eitner fondis en 1993 la bandon Jazzkantine, kiu sukcese kunverkis kun diversaj muzikistoj kiel Smudo, Cappuccino, Götz Alsmann kaj Such A Surge.

Famaj muzikistoj kaj muzikalbumoj redakti

  • Aceyalone: Love & Hate
  • Bahamadia: Kollage
  • Bop City: Hip Strut
  • Buckshot Lefonque: Music: Evolution, Buckshot Lefonque
  • Miles Davis: Doo Bop
  • Digable Planets: Reachin' : A New Refutation Of Time & Space, Blowout Comb
  • Dream Warriors: And Now the Legacy Begins
  • DJ Jazzy Jeff: The Magnificent
  • Freestyle Fellowship: To Whom It May Concern, Inner City Griots
  • Gang Starr: No More Mr. Nice Guy, Daily Operation
  • Guru: Jazzmatazz (Vols. 1-4)
  • Herbie Hancock: Dis Is Da Drum
  • Jazzkantine: Jazzkantine
  • Jungle Brothers: Straight Out The Jungle, Done By The Forces Of Nature
  • Soweto Kinch: Conversations With The Unseen
  • Ozomatli Ozomatli
  • Pete Rock & C. L. Smooth: Mecca & The Soul Brother, The Main Ingredient
  • Greg Osby: 3-D Lifestyles
  • The Pharcyde: Bizarre Ride II The Pharcyde
  • The Roots: Organix, Do You Want More?!!!??!
  • Time Machine: TM Radio
  • Spearhead: Home
  • Stetsasonic: On Fire, In Full Gear
  • A Tribe Called Quest: People's Instinctive Travels and the Paths of Rhythm, Low End Theory, Midnight Marauders
  • Us3: Hand on the Torch
  • Jazz B. Latin: Street Gamins