Ŝprucfluo

(Alidirektita el Ĵetfluo)

Ŝprucfluo[1][2], (erare nomata ĵetfluo, japane: ジェット気流, angle jetstream, nederlande: straalstroom) estas meteologia fenomeno kiu konsistas el potenca kaj rapidega ventego, en la supro de la atmosfero, komparebla al aera riverego, en formo de iom platigita ronda tubo, blovanta en la troposfero (sub la tropopaŭzo) je altitudo de 6 ĝis 15 km ĉirkaŭas la mondon[3][4][5].

La polusa ŝprucfluaj ventoj povas veturi ĉe rapideco de pli ol 160 km./h (100 mejloj hore). Ĉi tie, la plej rapidaj ventoj estas koloritaj ruĝece; la pli malrapidaj ventoj estas bluecaj.

Priskribo redakti

Ŝprucfluo estas giganta konstanta aerfluo kies larĝeco povas atingi de 100 ĝis 200 km kaj longeco plurajn milojn da kilometroj. En ŝprucfluo, la rapideco de la vento estas plej alta en la centro de la fluo; ĝi laŭgrade malkreskas de la centro ĝis la rando. Centre de la fluo, la meza rapideco atingas 100 km/h, sed la maksimuma rapideco povas preterpasi 400 km/h kaj eĉ atingi 550 km/h.

La kvar plej gravaj ŝprucfluoj situas en zonoj subtropikaj kaj ĉirkaŭpolusaj[6].

 
Ŝprucfluoj blovantaj de Okcidente Orienten en la supra parto de la troposfero

Pro la rotacio de la Tero, ŝprucfluoj blovas de okcidento orienten. La atmosferaj zonoj, kiujn trairas ŝprucfluoj, estas aparte trafitaj pro la horizontala kaj vertikala variado de rapideco kaj direkto de la vento inter du punktoj de la tera atmosfero. Tiuj fluoj povas pli malpli varii de sezono al alia kaj de unu latituda zono al alia, eĉ de unu tago al alia en la mezvarmaj latitudaj zonoj.

Stabila ŝprucfluo, kiun oni nomas subtropika, troviĝas inter la Hadley-ĉelo kaj la Ferrel-ĉelo[7]. Ĝi havas sezonan variadon same laŭ situacio kiel laŭ intenseco. Somere, ĉar la gradiento de temperaturo estas pli malalta inter poluso kaj ekvatoro, tiu fluo malfortiĝas kaj transiras de ĉirkaŭ 30 ĝis 40 m/s al 15–20 m/s dum vintro; inter la du sezonoj, ĝia latitudo povas varii inter 25° kaj 45°. Tamen ĝia altitudo restas senŝanĝa, ĉiam je ĉirkaŭ 12 km.

La termino ŝprucfluo aparte rilatas al la fluo ligita al la polusa fronto, kiu korespondas al la intersekto inter la polusa ĉelo kaj tiu de Ferrel[7]. Tiu fluo, kontraŭe al la subtropika, ne estas stabila. Fakte, ŝanĝiĝas ĝia meza situacio kaj ĉefe ĝia direkto (ekde okcidento al oriento ĝis nordo al sudo). La perturboj kiuj trafas la mezajn latitudojn estas ligitaj kun ŝprucfluo.

Tiu ŝprucfluo de la mezvarmaj latitudoj grave fluktuas de tago al tago, samtempe laŭ intenseco kiel laŭ situacio. Okazas, plie, sezona variado : la altitudo kaj intenseco de ŝprucfluo estas pli grandaj dumvintre[8].

Historio redakti

 
Efiko de EL Niño kaj La Niña en NordAmeriko

Inter 1923 kaj 1925, la japana meteologo Oishi Wasaburo[9] konstatis kaj observis, per uzo de balonoj, kies evoluadon tra la troposfero li sekvis per teodolito, la ekziston de rapidegaj aerfluoj blovantaj orienten, en direkto de Usono. (vidu sube 'Scienca esploro en Esperanto). Post kiam la esplorado de la ŝprucfluo fariĝis pli ĝenerala konata, oni agnoska ke Oishi Wasaburo unue malkovris káj esploris la fenomenon de la ŝprucfluoj[2].

La pristudo de la ŝprucfluoj kreskis fine de la jaroj 1934, kiam usona piloto de aviadilo, Wiley Post, provis flugi ĉirkaŭ la mondon. Li spertis tion la 7-an de decembro 1934 kiam li flugis super Chicago je altitudo supera al 6000 metroj kaj tiam rimarkis fortan antaŭenpuŝon. Por kompletigi ĉi tiun heroaĵon, li inventis kostumon sub premo, kiu permesus al li flugi ĉe altaj altecoj[2].

Malgraŭ ĉi tiuj malkovroj, la termino "ŝprucfluo" (traduko de la germana 'Strahlstrom') ne estis oficiale stampita ĝis 1939 fare de germana meteologo nomata H. Seilkopf kiam li uzis ĝin en esplora dokumento[2].

Nur post la Dua mondmilito okazis pli funda esplorado pri la ŝprucfluoj kiam en 1942, usona bombaviadilo B-29 fluganta je altitudo de 9000 m maltrafis sian bombardocelon pro tio ke ĝiaj mezuriloj, kvankam tiutempe la plej precizaj kaj efikaj, ne povis kompensi la fakton ke vento puŝis ĝin tiel ke ĝia rapideco de 445 km/h, aldone al tiu de malantaŭa vento de 225 km/h, atingis 670 km/h. Pli poste, juna meteologa prognozisto informis generalon de la usona aerarmeo pri la ekzisto de vento blovanta je pli ol 300 km/h je altitudo de 10 500 m super Tokyo. La generalo postulis ke li kontrolu siajn mezurojn. Ĉar la nova rezulto estis sama, la generalo konsideris tiun junuloj kiel debilulon...

En 1947, pro la fakto ke tiuj ŝprucfluoj estis apenaŭ konataj, komerca kvarmotora 20-tuna aviadilo "Star Dust" sen radaro kraŝis sur la Andojn. Ĝia piloto erare taksis la distancon laŭ la flugtempo sen scii ke kontraŭa ŝprucfluo konsiderinde bremsis la aviadilon. Nuboj malhelpis lin vidi la montaron. Kiam li kredis, laŭ la flugtempo, ke li transpasis la Andojn, li komencis malsupreniri, kvazaŭ li estus en proksimeco de la flughaveno de Santiago de Ĉilio... Ne restis videblaj spuroj pri tiu kraŝo kiu estigis lavangon. Mortis la skipanoj kaj ses pasaĝeroj. Nur en la jaro 2000 aperis restaĵoj de la aviadilo ĉe la malsupra parto de glacikampo.[10]

La fortega tempesto kiu damaĝis vastan parton el Eŭropo fine de decembro 1999 estis rekta rezulto de fortaj vertikalaj moviĝoj sub ŝprucfluo de 400 km/h. Konstateblis interligiteco inter la ŝprucfluoj kaj la meteologiaj fenomenoj “El Niño“ kaj “La Niña“ sed la scienco ne ankoraŭ trovis kontentigan klarigon.

Scienca esploro en Esperanto redakti

Fondinto de la Aerologia Observatorio de Tateno, eminenta esperantisto, ĉefdirektoro de Japana Esperanto-Instituto kaj pioniro en la scienca uzo de Esperanto, Oishi Wasaburo verkis pri tiu fenomeno detalan raporton en la Internacia Lingvo kaj strebis ĝin diskonigi tutmonde[11]. Li tiel esperis ke ĝi vekos pli da atenton en Okcidento ol per japanlingva raporto. Sed la sciencistaj medioj ne atentis pri ĝi, ĉar ne multaj klimatologoj scipovis Esperanton.

Uzeblecoj redakti

Surtere, la nordpolusa ŝprucfluo/ŝprucvento estas la plej grava por aviado kaj vetera prognozado, ĉar ĝi estas multe pli forta kaj je multe pli malalta altitudo ol la subtropikaj ŝprucfluoj kaj ankaŭ ĉar ĝi kovras multajn landojn en la norda duonglobo, dum la suda polusa ŝprucfluo plejparte rondiras antarkton kaj foje la sudan pinteton de Sudameriko. La termino ŝprucfluo, kiun inventis germano (germane : Strahlstrom)[2], en ĉi tiuj kuntekstoj do kutime implicas la nordpolusan ŝprucfluon.

Aeratako dum la dua mondmilito redakti

La unua aplikaĵo de tiu meteologia fenomeno estis strategia kaj militista en formo de malmulterkosta armilo : la fajrobalono. Proksime al la fino de la dua mondmilito la japana fajrobalano celis la uzon de la ŝprucfluo super la Pacifiko por atingi la okcidentan marbordon de Kanado kaj Usono. Japanaj militistoj uzis la observaĵojn de Oishi Wasaburo dum la vintro 1944-1945 por lanĉi 9000 "fajrobalonojn" en direkto de Usono per uzo de la ŝprucfluo/ŝprucfluo. Ĉiu balono transportis 20 kg da brulbomboj kiuj devis eksplodi trafante la usonan grundon. La ŝprucfluo ebligis al ili trairi distancon de 8000 km en tri tagoj. Kelkaj atingis la ŝtatojn Nov-Meksikio kaj Vaŝingtonio, eĉ Alaskon. La solaj konataj viktimoj de tiu ege malpreciza kaj hazarda militrimedo estis senkulpa sespersona familio kiu piknikis en Oregono. Ĝis nun, 285 fragmentoj de tiuj balonoj estis trovitaj tra tuta Nordameriko[12].

La 21-an de marto 1999, la brito Brian Jones kaj la sviso Bertrand Piccard faris en 19 tagoj unuan ĉirkaŭiron de la mondo per balono Breitling Orbiter III. Ili povis per uzo de ŝprucfluoj, helpe de meteologoj, atingi rapidecon de 200 km/h. Pilotoj de ĉiuj aparatoj flugantaj je alta altitudo nun zorgeme priatentas tiun fenomenon.

 
Flugoj inter Tokio kaj Los Angeles uzanta la ŝprucventon orienten kaj itinero uzante la ĉefcirklon okcidenten.

Aviado redakti

Scii kie troviĝas la ŝprucfluoj estas ekstreme grava por aviado. ŝprucfluoj estas nuntempe uzataj en aviado por gajni tempon kaj ŝpari karburaĵon. Ene de Nord-Ameriko, la tempo necesa por flugi orienten trans la kontinento povas esti malpliigita de ĉirkaŭ 30 minutoj se aviadilo povas flugi kun la ŝprucfluo aŭ eĉ pliigita de pli ol tiu kvanto se ĝi devas flugi okcidenten kontraŭ ĝi. Komerca uzo de la ŝprucfluoj komencis je la 18-a novembro 1952, kiam Pan Am flugis de Tokio al Honolulu ĉe altitudo de 7600 metroj (24,900 ft). Ĝi mallongigis la flugtempon kun pli ol triono, de 18 al 11,5 horoj[13]. Gajnita tempo por transiri Atlantikon de Usono ĝis Eŭropo atingas 1h 30mn. Ĝi ne nur mallongigis la flugotempon, ĝi ankaŭ ebligis energiŝparadon por la flugkompania industrio[14].

Ju pli la diferenco inter la aertemperaturo kreskos sub influo de la klimata ŝanĝo, ankaŭ la rapideco de la ŝprucfluo/ŝprucfluo kreskos[3], kio kaŭzos ke flugi okcidenten daŭros pli longe kaj flugi orienten pli rapide[15]. Multaj eŭropaj flugoj estis tenitaj surtere post la erupcio de la Eyjafjallajokull-vulkano en 2009, plia pruvo ke plumoj de vulkanaj cindroj tendencas esti kaptataj en la saman fluon, kiun aviadiloj uzas por flugi[3].

Ventoriveroj kiel orminejoj por energio redakti

ŝprucfluoj estas 'vento-riveregoj' kaj uzi ilin kiel eblaj resursoj por krei energion el ĝi estus mondŝanga defio[16]. En Usono jam estas provo uzi la teknologion en malfacile alireblaj lokoj kaj ĝi celas ankaŭ samtempe provizi WiFi-on al la loka komunumo[17]-filmeto.

Dokumenta filmo redakti

Pri tiuj aeraj fluegoj aperis franclingva versio de 45-minuta dokumentara filmo, kiun realigis John Groom por BBC titolita "ŝprucfluo stream, la rivière de vent" (ŝprucfluo, la ventorivero).

Vidu ankaŭ redakti

Meteologia terminaro

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. En "Meteologia terminaro" (1961) Arkivigite je 2008-12-26 per la retarkivo Wayback Machine, Maurice Lewin uzis la nomon "ŝpruigvento" kun jena difino : "horizontala rapidega altnivela vento (en : jet stream)". "Ŝpruig" aperas nek en PIV 2005 nek en "Nepivaj vortoj" de André Cherpillod. En Vikio, sub la vorto "Vetero", ruĝe troviĝas la vorto "ŝprucfluo". Al ambaŭ aspektas preferinda la vorto "jetfluo" pli konforma al la ĝenerala uzo. En plejparto el la lingvoj, la nomo de tiu vento konsistas el du vortoj kies signifo estas "fluo" kaj "jeto“. Troveblas ankaŭ la interesa angla esprimo "rivers of air" : "aerriver(eg)oj" kaj la franca "Couloirs d'air" (aerkoridoroj).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (angla) Amanda Briney, The Jet Stream, ThoughtCo, la 17-an de marto 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 (angla) Kim Ann Zimmermann, What is a jet stream ?, Live Science, la 11-a de marto 2013.
  4. (franca) La troposfère, le jet-stream ou courant jet,
  5. G. MacAoidh: Per flugiloj de malfacila vento, Monato, 2003:11, p. 14a
  6. Interesaj ĝisdatigitaj mapoj de la Kalifornia Regiona Meteologa Servo estas videblaj ĉe http://squall.sfsu.edu/crws/jetstream.html Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine ankaŭ bildoj de WeatherBank : http://www.weatherimages.org/data/imag192.html Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
  7. 7,0 7,1 Pri ĉeloj de Hadley, Ferrel kaj polusaj, vd la lastan ilustraĵon.
  8. "Le Vent. "P. Defrise, A. Quinet, Reĝa Instituto de Meteologio de Belgio, 1973, p. 25.
  9. Foto pri Oishi Wasaburo. Arkivita el la originalo je 2013-05-25. Alirita 2008-11-25.
  10. http://en.wikipedia.org/wiki/STENDEC angle pri la kraŝo de la aviadilo Star Dust.
  11. (en) La ĵetfluo en podkasto de BBC (minuto 6,50)
  12. (angla) Greg Goebel, The Fire Balloons, la 1-an de junio 2002.
  13. (angla) Taylor, Frank J. (1958). "The Jet Stream Is The Villain". Popular Mechanics: 97
  14. (angla) Ned Rozell, Amazing flying machines allow time travel Arkivigite je 2008-06-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  15. (angla) Fred Pearce, How climate change is altering air travel (Kiel klimatŝanĝo aliigos aervojaĝadon), Ensia, la 19-an de februaro 2018.
  16. (angla) Drake Baer, This statistic shows why jet-stream wind power may be Bill Gates’s energy miracle, Business Insider, la 24-an de februaro 2016.
  17. (angla) The World's First Airborne Wind Turbine Is Also A WiFi Hotspot, Gadjetzz.com, la 25-a de marto 2014.