Ĵuro estas memvola, festa atesto aŭ promeso ĝenerale farite memvole. La ĵuro ofte aludis, ke falsan ĵuron aŭ neplenumon de ĵuro sekvas Dia puno. Oni ofte uzas ĵuron en juĝa proceso.

La antikvaj ĝermanoj, grekoj, romianoj kaj la skitoj ĵuris je sia glavo aŭ alia armilo.

La ĵuro reiras al la ŝuemra civilizo, kiam oni faris ĵuron antaŭ dioj. En la antikva Egipto, oni ĵuris je sia vivo. Pli poste oni ĵuris je sia vivo, honesto, kredo. Nuntempe leĝo ofte antaŭskribas ĵuron dum juĝproceso en la angla-usona jurpraktiko.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri ĵuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. 
  •  
     Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu. 
  •  
     Pri nenio oni povas ĵuri. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-09.