Ľubietová, hungare Libetbánya, germane Libethen estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Banská Bystrica.

Ľubietová
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 976 55
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 233  (2021) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 45′ N, 19° 22′ O (mapo)48.7519.36666667Koordinatoj: 48° 45′ N, 19° 22′ O (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 61,04 km² (6 104 ha) [+]
Ľubietová (Slovakio)
Ľubietová (Slovakio)
DEC
Ľubietová
Ľubietová
Situo de Ľubietová

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ľubietová [+]
vdr
Katolika kirko en Ľubietová

Geografio redakti

Ľubietová situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, Hron kaj tie ĉefvojo kaj fervojo estas ne tro for. Banská Bystrica troviĝas je 19 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Germanaj ministoj fondis ministan vilaĝon en la 13-a jarcento. Oni minis feron, kupron kaj aliajn ercojn. En dokumento ĝi aperis en formo Lubeta en 1382 kaj iĝis libera urbo. Ĝi ricevis privilegiojn en 1379, poste en 1384 pliajn de reĝino Maria. Iom poste la loko ricevis ankaŭ doganrajton, liberan komercadon kaj senimpostan staton.

 
Iama minejo en Ľubietová

Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:

La husanoj atakis la urbon en 1433. Poste konstruiĝis fortikaĵo kaj ankaŭ la preĝejo ricevis defendomuron. La ferofendado komenciĝis en 1692. Okazis ribelo kontraŭ familio Fugger en 1727. La komunumo iĝis libera reĝa urbo en 1832, finiĝis la kuprominado en 1872. En 1910 loĝis en la urbo 1813 da homoj, precipe slovakoj. Ĝis 1919 la loko apartenis al Zólyom, al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la vilaĝo 984 da homoj (969 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

  • gotika romkatolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena, poste trakonstruiĝis
  • luterana preĝejo
  • urbodomo, dum la historio ĉi tiu konstruaĵo defendis la loĝantojn

Famuloj redakti

En la iama Libetbánya naskiĝis: