Łobez (kaŝube: Łobéz; dum la historio estis jenaj nomoj: Lobis 1271, Lobese 1280, Lobse 1285, Labes, germane: Labes) estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando.

Łobez
germane: Labes

Blazono

Blazono
urbo
Łobez (Pollando)
Łobez (Pollando)
DMS

Map

Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Łobez
Komunumo komunumo Łobez
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1275
Koordinatoj 53° 38′ N, 15° 37′ O (mapo)53.63333333333315.616666666667Koordinatoj: 53° 38′ N, 15° 37′ O (mapo)
Areo 12,8 km²
Loĝantaro 10 066 (en 2019)
Loĝdenso 798 loĝ./km²
Poŝtkodo 73-150
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZLO
TERYT 4324318024
Estro Piotr Ćwikła
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości13
Poŝtkodo de estraro 73-150
Telefono de estraro 91 397-40-01
Fakso de estraro 91 397-43-73
Poŝto de estraro lobez@lobez.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Affing, Wiek (Rügen)
(Svedio) Svalöv
(Litovio) Kėdainiai
(Estonio) Paikuse
(Serbio) Guča
(Rusio) Istra (Moskva provinco)
Komunuma retejo http://www.lobez.pl
vdr

Historio redakti

En la frua Mezepoko aperis la defenda burgo de la gento Pomerianoj sur la dekstra bordo de la rivero Rega kaj apude oni alkonstruis la ĉeburgejon (subburgejon). La nataŭburgo fariĝis la ĝermo de la posta urbo, kaj tie grupiĝis la meti-komercista loĝantaro, kaj plenumis la centron de administra kaj milita centro. La unua mencio pri la urbo estas de la jaro 1114, en tiu dokumento estis menciita Bork el Łobez. La sekvonta mencio estas de la jaro 1247, kie la vendanta la proprieton Siemyśl nomas sin Borko el Łobez, kaj la sekvonta el la jaro 1271. En tiu oni mencias pri kavaliro Wolf Borko kiel la posedanto de Łobez, latine: „dominus de Lobis”. La familio (gento) Bork (Borkoj), la gentopatro de de Borkoj estis Borko la 1-a, certe li kaj lia filo 'rzebysław estis grandsinjoroj (nobeloj) slav-devenaj ĉe la korto de Princoj de Pomerio. Przebysław estis menciita en la dokumento en la latina lingvo el la jaro 1186 kiel Pribislaus filius Borconis. La sekvonta historio de Łobez estis ligita ankaŭ kun la familio Bork, kiuj estis la posedantoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo.

 
La Granda Mapo de Pomerio el la jaro 1635 - laŭ la mapo de Lubinus

Łobez estas unu el la urboj kiuj kiel la unuaj ricevis la urborajtojn en la jaro 1275, jam en la jaro 1295 estas kiel la urbo, en la jaro 1348 aperis denove la dokumento laŭ la leĝo de Lubeko. En la 14a jc jam aperas la urbestro kaj la Urba Konsilantaro. Tiam Łobez estis ĉirkaŭita per la defendmuroj, kiuj restis ĝis la 18a jc. En la jaro 1460 la urbo havis propran justicon. La historio de Łobez estis ligita kun la familio Bork. Tiuj fondintoj kaj posedantoj de la urbo Łobez, Resko kaj Węgorzyno pli efike setligis la la terenoj apud la rivero Rega. La familio Bork konstruis kastelon nord-orienten de la hodiaŭa urbo, tamen ĝi estis malkonstruita en la jaro 1832.

 
La poŝtoficejo
 
Lapidario omaĝe al la 208 loĝantoj de la urbo kiuj mortis dum la Unua Mondmilito (la Monumento de Rolando kaj la Monteto de Rolando), ankaŭ omaĝe al la 391 mortintoj-civiloj kaj 351 soldatoj dum la Dua Mondmilito kaj omaĝe al la 66 da mortintoj dum la fuĝado antaŭ la Ruĝa Armeo kaj dum la translokiĝado en la jaroj 1945-47, 2018

En la 18-a jarcento oficiale oni stabligis la distriktojn de la nobelaro de Pomerio: Distrikto de la familio Bork (Borkischer Kreis), kaj najbare de ĝi la distrikto de familio Osten (Ostenscher Kreis; la familio posedis la urbojn: Drezdenko kaj Santok) kaj distrikto de familio Dewitz (Daberscher Kreis / nun: Dobra) - ĉiuj ĉe la limoj de la Nova Markio en la limoj de Margraflando Brandenburgio (vidu la apudan mapon). La familioj: Bork, Osten kaj Dewitz el Dobra en la jaro 1815, post la likvido (nuligo) de servuto fare de la aŭtoritaoj de Prusio, tiuj familioj subordiĝis al la administrado de la ŝtato (Prusio). Establigita estis la distrikto Regenwalde, en kiu ankaŭ estis urbo Płoty kaj ĝia la plej proksima ĉirkaŭaĵo. Okazis la korektoj de la limoj kaj la likvido de la enklavoj. Dum la jaroj 1818-1945 la urbo administre apartenis al la distrikto Regenwalde, komence kun la sidejo en Regenwalde (nun pole Resko), kaj de la jaro 1860 la sidejo de la distriktestro estis en Łobez. Tio okazis post la konstruo de la de la unua en la distrikto la fervojo Stargard-Koszalin (en la jaro 1859), tiam oni translokigis la sidejon de la distriktestro al Łobez. Tamen la nomo de la distrikto restis Regenwalde kaj la distrikto apartenis al la Administra Distriktaro Szczecin. En la jaro 1922 la urbanoj honorigis la memorojn de la mortintoj de 208 la loĝantoj de Łobez dum la Unua Mondmilito kaj oni starigis la monumenton de Rolando sur la spaciale ŝutita monteto kaj financita pere de la kolektado de la monoj kaj konstruis tion ĉirkaŭ unu milo de la lokaj senlaboruloj (vidu du apudajn fotoj). En la jaro 1931 oni faris 12-minutan mutan (senvoĉan) filmon pri la konstruado de la monumento. En la jaro 1945 la urbo estis 60% detruita.

Łobez ekokupis la 3-an de marto 1945 la soldatoj de la Ruĝa Armeo pere de la artileria bombardado flanke de la vilaĝo Suliszewice kaj la noktaj bataloj kun la fanatikoj de Hitlera Junularo (germanlingve Hitlerjugend) - armeaspekta junulara organizaĵo de la Nazia Partio en Germanio.

En la bataloj partoprenis malgranda taĉmento de partizanoj de Łobez, konsistanta de poloj kaj kelkaj aliaj nacioj, fuĝintoj de la apudaj germanaj devigaj labor-tendaroj kaj de la germanaj milit-kaptitejoj. En Łobez germanoj establigis dum la Dua Mondmilito du devigajn labor-tendarojn. Post la fino de Dua Mondmilito Łobez eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio. Al Łobez iom post iom venadis por ekloĝi ĉi tie, unue soldatoj kaj militkaptitoj (maliberigitaj fare de germanoj), poloj kiuj dum la Dua Mondmilito laboris en tiu urbo kaj regiono kiel la devigaj laborantoj alportitaj tien fare de germanoj, kompreneble fine venis tien repatrujigantoj de la orientaj partoj de la Dua Pola Respubliko aneksitaj de Sovetunio.

Bibliografio redakti

  • Tadeusz Białecki, Z dziejów ziemi łobeskiej, Szczecin: Instytut Zachodniopomorski, 1971.
  • Zbigniew Harbuz, Kalendarium ziemi i powiatu łobeskiego, Łobez: Starostwo Powiatowe w Łobzie, 2007.
  • Kazimierz Rymut, Nazwy Miast Polski, Vroclavo: Zakład Narodowy im. Ossolińskich, 1987.

Urbestroj redakti

1632 – Carsten Beleke 1806 – s-ro Nemitz
1670 – Bernd Bublich 1809 – Johann Georg Falck
1700 – Paul Belecke 1823–1840 – Johann Friedrich Rosenow
1702 – s-ro Theele 1842–1844 – Adolf Ludwig Ritter
1723 – F. C. Hackebeck 1844–1845 – Albert Wilhelm Rizky
1734 – F. W. Weinholz 1846–1852 – Heinich Ludwig Gotthilf Hasenjäger
1736 – s-ro Schulze 1852–1864 – Carl Albert Alexander Schüz
1732 – s-ro Hackenberken 1921 – Willi Kieckbusch
1745 – M. C. Frize 1945 – s-ro Hackelberg, Teofil Fiutowski, Stefan Nowak, Feliks Mielczarek
1746 – Johann Friedrich Thym 1946 – Władysław Śmiełowski
1752 – Johann Gottsried Severin 1948 – Tadeusz Klimski
1753? – J. F. von Flige 1949 – Ignacy Łepkowski
1757 – Johann Friedrich Thym 1972-1990 - Zbigniew Con
1757 – s-ro Heller 1990–94 - Marek Romejko
1767 – Gottlieb Timm 1994–1998 - Jan Szafran
1775 – Johann Gottfried Severin 1998–2002 - Halina Szymańska
1790 – s-ro Jahncke 2002–2006 - Marek Romejko
1805 – Heinrich (?) Falck 2006–2014 - Ryszard Sola
1806 – s-ro Zuther 2014 - Piotr Ćwikła

Internacia kunlaboro redakti

Eksteraj ligiloj redakti