Łukasz Ciepliński

Łukasz Konrad Ciepliński pseŭdonomoj "Pług" (Plugilo), "Ostrowski", "Ludwik", "Apk", "Grzmot" (Tondro), "Bogdan" (naskiĝis la 26-an de novembro 1913 en Kwilcz, distrikto Międzychodzki, murdita la 1-an de marto 1951 en komunista malliberejo en Mokotów, kvartalo de Varsovio) – subkolonelo de infanterio de Pola Soldataro, soldato de konspira Organizacja Orła Białego (Organizo de Blanka Aglo), ZWZ-AK (Asocio de Armita Batalado - Pola Enlanda Armeo), NIE (NE) kaj DSZ (Delegitaro de Armitaj Fortoj por la Lando), prezidanto de la 4-a Komandejo de la Asocio Wolność i Niezawisłość (Libero kaj Sendependo).

Łukasz Ciepliński
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1913 (1913-10-26)
en Kwilcz
Morto 1-an de marto 1951 (1951-03-01) (37-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo pafvundo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Szkoła Podchorążych Piechoty
Okupo
Okupo oficirosoldato
vdr

Biografio redakti

Estis filo de Franciszek Ciepliński kaj Maria Kaczmarek. Partoprenis la Korpuson de Kadetoj en Rawicz. En la jaroj 1934-1935 frekventis Lernejon de Substandardistoj de Infanterio en Komorów-Ostrów Mazowiecka, kiun finis kiel subleŭtenanto. Sekve de tio restis en la Pola Armeo; ekde 1936 servis en la 62-a Regimento de Infanterio en Bydgoszcz.

Łukasz Ciepliński partoprenis defendan militon de 1939 kiel komandanto de kontraŭkirasa kompanio en la 62-a Infanteria Regimento. Batalis en la batalo de Bzura kaj en Kampinosa Arbaro, dum bataliro al sieĝita Varsovio. Li distingiĝis dum bataloj apud Witkowice (Distrikto Sochaczewski), kie per kirasa kanono detruis 6 germanajn tankojn. Pro tia heroaĵo generalo Tadeusz Kutrzeba distingis lin persone per la ordeno de Virtuti Militari de la 5-a klaso kaj avancis ĝis la grado de leŭtenanto. Kun restaĵoj de sia regimento sukcesis eniri la ĉefurbon kaj partopreni ties defendon. Post kapitulaco la 28-an de septembro 1939 ne estis malliberigita. Li sukcesis ĝisiri Hungarion al pola militista filio en Budapeŝto. Post reinstruo intencis reveni al Pollando, sed landlime estis arestita de ukraina polico, kiu transdonis lin al germanoj. Oni malliberigis lin en Sanok, de kie tamen fuĝis en majo 1940 kaj atingis Rzeszów, kie tuj organizis perfektan konspiran kaj spionan agadon.

La 28-an de novembro 1947 Sekureca Oficejo arestis lin en Katowice. Brutala enketado de li kaj liaj kunlaborantoj daŭris tri jarojn kaj estis senpere kontrolata de NKVD. Dum juĝa kunveno tiel raportis: Dum la enketado mi kuŝis torturigita en marĉeto de propra sango. Mia psika stato en tiaj cirkonstancoj estis tia, ke mi ne povis konscii tion, kion skribis enketa oficiro. Juĝaj kunvenoj okazadis oktobre 1950 ĉe Militista Regiona Juĝejo en Varsovio. La 14-an de oktobro la subkolonelo Łukasz Ciepliński estis kondamnita al 5-obla mortopuno kaj 30 jaroj de malliberiĝo.

Postrestis liaj kontrabanditaj prizonaj leteroj al la familio, skribataj per kemia krajono sur du paĝoj de silkopapero. Ili estis kunkudritaj en la naztuko farita de littuko. En unu li skribis al la edzino:

Amata Vinjo! Mi ankoraŭ vivas, kvankam verŝajne por mi la tagoj estas la lastaj. Mia kunĉelano estas oficiro de gestapo. Ili ricevas leterojn, sed ne mi. Tiom ege mi volus ricevi de vi eĉ kelke da vortoj skribitaj viamane (...). La doloron mi metas ĉe la piedoj de Dio kaj Pollando (...). Mi dankas al Dio, ke mi povas morti por lia sankta kredo, por mia Patrio kaj pro tio, ke li donis al mi tian edzinon kaj grandan familian feliĉon.

Li estis mortigita per pafo dorskapen la 1-an de marto 1951 en kelo de la sekurecserva prizono en Mokotów (kvartalo de Varsovio).

Distingoj kaj memorigoj redakti

Li estis distingita i.a. per la Ordeno Virtuti Militari de la 5-a klaso kaj Batal-Kruco (Krzyż Walecznych). La 3-an de majo 2007 prezidento Lech Kaczyński honoris lin postmorte per la Ordeno de Blanka Aglo.

Memorigaj tabuloj trovĝas en la gepatra Kwilcz (Grandpollanda Provinco) kaj Rzeszów. Li estas patrono de Baza Lernejo n-ro 28 en Rzeszów. Unu strato de la urbo portas lian nomon. Ĉe la ponto super Bzura en Witkowice, troviĝas tabulo memoriganta liajn heroajn agojn dum la batalo de Bzura septembre 1939.

Bibliografio redakti

  • Elżbieta Jakimek-Zapart Nie mogłem inaczej żyć. Grypsy Łukasza Cieplińskiego z celi śmierci (Mi ne povis vivi alie. Karceraj leteroj de Łukasz Ciepliński de mortoĉelo), Towarzystwo Naukowe Societas Vistulana, Kraków 2008 (ISBN 978-83-61033-14-1)