Říp (Rĵip) estas de malproksime videbla monto (460 m s.m.) en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem kun romanika rotondo (15 m) sur ĝia pinto. Ĉeĥoj konsideras ĉi monton kiel memorindan por la nacio.

Říp
germane: Sankt Georgsberg
Monto
Monto Říp de sudo, de municipo Ctiněves
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Historia regiono Bohemio
Konstruaĵo Rotondo de sankta Georgo
Situo Říp
 - alteco 460,7 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 11″ N 14° 17′ 18″ O / 50.38639 °N, 14.28833 °O / 50.38639; 14.28833 (mapo)
Geologia konsisto Bazalto, Olivino, Magnetito
Tabulo Malsupraohara tabulo
Plantaro
Plej facila aliro Krabčice, Mnetěš
Unua grimpo Prapatro Čech
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Říp
Retpaĝo: www.hora-rip.cz
Portalo pri Ĉeĥio
memoriga loko
Rotondo de sankta Georgo sur Říp
Mnetěš Monto Říp, Boumova chata sur Říp (konstruita en 1907)
Supreniro al Říp

Laŭ malnova mito venis ĉi tien Slavoj kun ilia estro Prapatro Čech (Ĉeĥ). Li elektis ĉirkaŭaĵon por nova patrujo de sia gento. La lando poste ricevis nomon Ĉeĥio (latine Bohemio) honore al la estro.

Říp estas bazalta kumulo, resto de terciara vulkano, hodiaŭ jam sufiĉe malaltigita de erodo. Ĉe piedo de la monto troviĝas dikaj tavoloj de ŝutaĵo. Ĉi tiea bazalto enhavas krom olivino ankaŭ magnetiton, kio kaŭzas magnetan anomalon. Proksime de la monto oni povas observi kompasekarton.

Surpintaj konstruaĵoj redakti

Sur la pinto de la monto troviĝas romanika rotondo de Sankta Georgo. Origine ĝi estis dediĉita al Sankta Adalberto. Unua skriba mencio pri ĝi devenas el jaro 1126.

Interesaĵoj redakti

  • En la jaro 1868 oni deprenis de Říp unuan fundamentan ŝtonon por Nacia teatro en Prago.
  • Ĉiujare estas organizataj multaj piedmarŝoj al la monto. Semajnfinon por la 24-an de aprilo tie okazas fama kermeso.
  • Bicikla klubo el Roudnice nad Labem organizas ĉiuaŭtune biciklan vetveturadon al la pinto de la monto. Konkurantoj devas kiel eble plej rapide suprenveturi sen tuŝi la teron per piedo. Hodiaŭ eblas uzi montobiciklon, tial la vetveturado estas sufiĉe facila, sed en pasinteco la konkurso bezonis bonan fizikan kapablecon.