Ŝaŝko estas speciala speco de kavaleria sabro, kiu ne havas prenan protektilon. Ĝi havas kurbetan klingon kun duoblaj randoj, kaj estas efektiva por ambaŭ detranĉi kaj piki. La tenilo estas ofte tre ornamata, kaj ĝi havas grandan kurban pomelon.

La ŝaŝko originis inter la montaj popoloj de Kaŭkazio, kaj poste uzata de la rusaj kaj ukrainaj Kozakoj. Tial, ekzistas du stiloj de ŝaŝkoj: la kaŭkazia ŝaŝko kaj la kozaka ŝaŝko. La ŝaŝko iam anstataŭigis la sabron en plimulto de kavalerioj (krom husaroj) dum la 19-a jarcento. Rusaj soldatoj, renkontintaj ĝin dum la konkerado de la kaŭkazianoj, preferis ĝin anstataŭ siajn proprajn sabrojn. Multaj specoj de ŝaŝkoj estis portitaj de sovetaj kavalerianoj en la Dua Mondmilito.

Eksteraj ligiloj redakti