Ŝaŭmsukeraĵo
Ŝaŭmsukeraĵo estas estas nutraĵindustria produktgrupo. La pli aŭ malpli molaj aŭ vizkozaj ŝaŭmoj estas dreseblaj sur vafloj aŭ aliaj submetaĵoj. Ofte la ŝaŭmoj estas kovrataj de ĉokolado aŭ kakaohava glazuro. Al la ŝaŭmsukeraĵoj apartenas ŝokokisoj (aŭ ŝaŭmkisoj), tekukoj kaj ŝaŭmflavoj. Al la duone firmaj, elastaj produktoj, kiuj parte produktiĝas per mogulteĥniko en formo gisata, apartenas marŝmaloj, kaj tiel nomataj „lardaĵoj“ (dolĉaj, fruktaj aŭ sukeraj) kaj ‘‘musolardon‘‘ kaj simile. Ankoraŭ iom pli viskozaj estas bonbonoj kaj orientaj specialaĵoj el rostitaj ŝaŭmaĵoj, kiel turka nugato kaj halvao. La plej malmolaj specioj nomiĝas „alabastro“. Ilin oni uzas por tortodekoraĵoj.
Ŝaŭmsukeraĵoj en superrigardo redakti
Marŝmalo-tekukaĵo redakti
En la Unuiĝinta Reĝlando tiuj konfektaĵoj nomiĝas Marshmallow Teacake
Çokomel redakti
En Turkujo la ŝaŭmkiisoj aŭ simila bakaĵoj nomiĝas „Cokomel‘'.
„Flødebolle / Negerbolle / Negerkys“ redakti
En Danlando ili intertempe nomiĝas krembulkoj.
„Krembo“ redakti
Krembo („Creme-in-it“= kremo enestas) estas la nomo de ŝaŭmsukeraĵo en Israelo
“Mallomars” redakti
Estas la nomo de sukeraĵo, kiu similas al marŝmaloj.
“ Mohrenkopf / Negerkuss / Schokokuss“ redakti
Jen la ŝaŭmsukeraĵo en Germanujo.
“Negerinnetetten” aŭ “Negerzoenen” redakti
La nomo en Belgio kaj Nederlando.
“Whippets” redakti
„Whippet Cookies“ estas ŝaŭmsukeraĵo en Kanado.
“Choco Mallows” redakti
Sur la Filipinoj produktataj ŝaŭmsukeraĵoj.
“Beso de Moza” redakti
Jen la nomo en Peruo. Ĝi signifas kison de fraŭlino.
„Bombocas“ redakti
La portugala nomo.
„MallowPuffs“ redakti
La ŝaŭmsukeraĵo en Nov-Zelando.
„MunchMallow“ redakti
Tiun nomon uzas la firmao Jaffa en Kroatujo kaj Serbujo.
„Zefir“ redakti
Zefir estas produkto el frukt- kaj ber-kompoto.