Ŝablono-Diskuto:DNB

La ago de KuboF de la 13-a de julio, simple anstataŭigi la komencan terglobon per buleto (en redakta fenestro steleto), laŭ mia kompreno fuŝas pli da listoj pri eksteraj ligiloj ol ĝi riparas. Evidente ekzistas malsamopinia diskuto pri la demando ĉu listoj de eksteraj ligiloj rajtu havi komencan terglobon (kiel historie en la e-lingva vikipedio) aŭ buleton (kiel en pli-malpli ĉiuj aliaj vikipediaj eldonoj), ĉu estu devigo nur uzi buleton aŭ devigo nur terglobon. Tiu diskuto evidente ne estas finita. Vidu

Se restas la nuna stato ke estas artikoloj ekipitaj per listo de eksteraj ligiloj kun tergloboj kaj aliaj artikoloj per listoj kun buletoj, plej bone estus elpreni la funkcion el tiu-ĉi ŝablono: tiam eblas elekti ĉu artikole tajpi {{EL}} {{DNB portal|NOMBRO}} aŭ * {{DNB portal|NOMBRO}}. Provizore tamen nun pli bonas malfari la agon de KuboF de la 13-a de julio ol lasi ĝin (mi konsentas ke ambaŭ alternativoj ne estas solvo, nur temas pri kalkulo de pli aŭ malpli da paĝoj kun malkoheraj listoj). La propono farita ĉi-alinee signifus adapton de laŭ nuna stato 487 artikoloj - ne sufiĉas simple adapti nur la ŝablonan tekston. -- ThomasPusch (diskuto) 10:53, 17 Sep. 2012 (UTC)

PS: En majo la ŝablono ŝanĝiĝis al la nuna nomo "DNB portal". Mi fakte ne komprenas kion en Esperanto signifu la vorto "portal" (ja en la germana kaj aliaj naciaj lingvoj la vorto signifas "vasta enirejo", figure ankaŭ "enireja retejo", sed en Esperanto la literoj "portal" ne konsistigas vorton). Plej bonus laŭ mi limiĝi je la germanlingva mallongigo DNB de la germana biblioteko, kaj forviŝi la vorteron "portal", kiel faras la franclingva versio de la ŝablono (eblus ankaŭ nomi ĝin GNB laŭ "Germana Nacia Biblioteko", sed tio estus pli da distanco al la alilingvaj versioj de la ŝablono, kaj tial mi malrekomendus e-lingvan mallongigon). -- ThomasPusch (diskuto) 10:58, 17 Sep. 2012 (UTC)


Nun pasis tri semajnoj kaj ne esprimiĝis kontraŭa opinio - mi sekve alinomigas la neesperantan ŝablonotitolon "DNB portal" al simpla mallongigo "DNB". -- ThomasPusch (diskuto) 15:55, 9 Okt. 2012 (UTC)


Ĉar evidente en la vikipedia uzantaro ne regas unuanima prefero, ĉu komencigi listojn de eksteraj ligiloj per buleto (en redakta stato kreebla per simpla * liniokomence) aŭ terglobeto (per ŝablono "el", ekstera ligilo), la ŝablono DNB vole-nevole devas adaptiĝi al ambaŭ variaĵoj.

Se oni do tajpas * {{DNB|nombro}}, rezultiĝas

se oni taipas {{EL}} {{DNB|nombro}}, rezultiĝas

—La komenton aldonis, sen subskribo, ThomasPusch (diskuto • kontribuoj)

La ideo estas vere bona! Mi jam cerbumis ke tio bonus, vi ja solvis! Eble vi povis iom atendi, ĉar tion povis fari roboto (kvankam ne tion kvalite...). --KuboF (diskuto) 19:16, 9 Okt. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "DNB".