Ŝablono-Diskuto:Informkesto firmao

Latest comment: antaŭ 7 tagoj by Fordaemdur in topic Aldono de novaj vikidatumligiloj

Mi ĵus preskaŭ komplete kreis ŝablonon "informkesto entrepreno", kun enhavo komparebla al tiu ĉi ŝablono, nur ĉar mi ne trovis tiun ĉi informkeston. Domaĝe. Nur ĵus antaŭ la enretigo mi tamen trovis la jam ekzistantan informkeston, do nun forĵetas mian verkaĵon kaj aldonis kategoriojn kaj intervikiajn ligilojn al la ekzistanta informkesto. Nemalofte la manko de kategorioj kaj intervikiaj ligiloj vere kreas duoblan laboron... Suspir'.

ThomasPusch 20:32, 21. Nov 2009 (UTC)

En aŭgusto 2016 Gamliel Fishkin aldonis aŭtomatan prenon de la fondojaro el vikidatumoj, kaj aranĝis ke al la paĝo aŭtomate aldoniĝu kategorio "Organizaĵoj fonditaj en {{{fondo}}}". Tiaj kategorioj laŭ la modelo "Organisations established in [jaro]" kaj pli detale "Companies established in [jaro]" ekzistas en la angla vikipedio kaj ankaŭ en 20 aliaj vikipedioj, sed neniel en ĉiuj grandaj vikipediaj projektoj. Kaj en la esperantlingva vikipedio estas ĝenerala kategorio Organizaĵoj laŭ fondojaroj, kiu nun havas ekzakte 89 jarajn kategoriojn inter la jaroj 1663 kaj 2016 (gamo de 353 jaroj). Inter tiuj kategorioj, permane kreitaj, mankas 264 kategorioj, antaŭe (multegaj jaroj, sed ne en ĉiuj kreiĝis iu organizaĵo kun artikolo en la e-lingva vikipedio) kaj poste (nun nur la nuna jaro 2017, sed venos pliaj) aldone multaj aliaj kategorioj. Se redaktanto mem aldonas kategorion, la persono mem vidas la ruĝan ligilon kaj povas mem krei la kategorion laŭ alia jaro. Sed la vikidatuma aŭtomatismo kompreneble ne kreas novajn kategoriojn, kaj do nun estas multaj paĝoj kun novaj ruĝaj ligiloj de kategorioj (unu el la tre multaj estas ekzemple la firmao Pratt & Whitney). Ĉu sencas havi tiujn multegajn kategoriojn de organizaĵoj laŭ fondojaroj? Kaj ĉu sencas aŭtomate per tiu ĉi informkesto krei multajn kategoriajn ruĝajn ligilojn? Se jes, tiam iu volontulo devas krei la multajn kategoriojn ... ĉar ruĝaj, aŭtomate kaj senpripense kreitaj kategorioj tute ne helpas al orientiĝo, nur ekzistantaj kategorioj helpas. Se ne estos alia volontulo, laŭ mia kompreno tiu tasko estus tiu de Gamliel Fishkin mem, kiu instigis la multegajn novajn kategoriojn. Se la kategorioj ekzistos, mi neniel plendos (kvankam multaj grandaj vikipedioj bone vivas sen ili). Tamen nun la laboro estas nur duonfarita. Mi tial atentigos ankaŭ al Gamliel persone. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 1 jul. 2017 (UTC)Reply

Fuŝo pri malfonda jaro redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto en Rusia-amerika kompanio ial montras kiel malfondan jaron "1866", kvankam en la rilata Vikidatuma ero legeblas tute klare "1867". Kial? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:08, 27 sep. 2022 (UTC)Reply

Nova paramerto: bildo redakti

Ĉu oni povas aldoni tiun novan parametron?

ĉar multfoje ja estas aldonita bildo en la vikidatumoj.

Kaj parametro bildo kutime venas kun parametro bildo_priskribo

Sj1mor (diskuto) 13:37, 24 mar. 2023 (UTC)Reply

Sugestojn por novaj videblaj parametroj redakti

Mi sugestas aŭtomate elpreni de vikidatumoj la jenajn parametrojn (ĉiuj estas listoj):

posedata de P127

filiaj kompanioj P355

posedataj kompanioj P1830

Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 14:33, 14 apr. 2023 (UTC)Reply

Farite Sj1mor (diskuto) 15:23, 14 apr. 2023 (UTC)Reply

Vikidatumaj koordinatoj (de ĉefsidejo) redakti

Miopinias ke estas bona ideo aldoni novajn parametrojn, kiuj estas samaj de informkesto organizaĵo, la jenajn:

latitudo

longitudo

regiono-ISO

situo sur mapo

mapo

Ĉu eblas? Sj1mor (diskuto) 08:58, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Mi ĵus komparis nian ŝablonon kun la angla, rusa, franca kaj germana informkestoj. Nenie mi trovis koordinatojn nek mapojn. Krome mi dubas pri ilia utilo, ĉar ja ekzistas multaj firmaoj kun pli ol unu sidejo. Do, kiujn koordinatojn kaj kian mapon oni tiam uzu? - Se tamen foje mapo utilus, oni ja povus meti ĝin en la parametron "bildo". Tio ja devus funkcii danke al la tie uzata modulo {{InfoboxImage}}. Strangas, ke laŭ mia unua rigardo la hispana informkesto havas subtenon por koordinatoj kaj la pola versio por mapo. Tamen mi dubas pri la utilo ĉikaze. Tlustulimu (diskuto) 19:18, 26 mar. 2024 (UTC)Reply
Jes ja, sed temas pri ĉefsidejo. Tio estas same kiel por organizaĵo. Sj1mor (diskuto) 10:29, 27 mar. 2024 (UTC)Reply
Ĉu estas pliaj opinioj pri la demando? Eble ni ja iomete atendu pliajn opiniojn pri tio, eĉ se la ŝablona projekto laŭ mia impreso estas pli malpli "morta", do malaktiva. Tlustulimu (diskuto) 10:49, 27 mar. 2024 (UTC)Reply
Do, ĉe teknikejo? Sj1mor (diskuto) 11:21, 27 mar. 2024 (UTC)Reply

fenestro OpenStreet Wikimedia redakti

@Tlustulimu Ĉu estas bona ideo ekipi la informkeston per tiu? mi pensas pri io kiel informeksto urbo, pere de kiu NE necesas la provizon de latitudo/longitudo aŭ mapligilo, sed nur regiono-ISO kaj zomo, kaj opcie situo sur mapo. Kion vi opinias? Sj1mor (diskuto) 18:54, 26 mar. 2024 (UTC)Reply

Bonvolu legi mian antaŭĉapitran respondon. Tlustulimu (diskuto) 10:16, 27 mar. 2024 (UTC)Reply

Aldono de novaj vikidatumligiloj redakti

Kara Tlustulimu, bonvole aldonu p2139 por spezo/spezosumo kaj p2403 por bilancoj. Ni ankaux bezonas aldonadon de neta profito (p2295) kaj akcia kapitalo (p2137) - ili tute mankas en la nuntempa versio de la sxablono. Bedauxrinde mi ne tute komprenas kiel via sxablono funkcias cxi tie (mi helpas kun vikidatumaj ligiloj en sxablonoj en la rusa, ukraina kaj uzbeka vikipedio nuntempe), sed mi provos lerni. Fordaemdur (diskuto) 09:42, 12 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto firmao".