Ŝablono-Diskuto:Informkesto futbala turniro

En Esperanto kutime nombroj prezentiĝas sen dividaj signoj aŭ kun dividaj interspacoj (ekzemple miliono=1000000 aŭ 1 000 000), ne kun dividaj komoj (do 1,000,000 kiel kutime ekzemple en la angla) aŭ kun dividaj punktoj (do 1.000.000 kiel kutime ekzemple en la germana). La nuna ŝablono antaŭvidas ke necesas noti la parametron "spektantoj" laŭ la "germana modelo", do kun pluraj dividaj punktoj, kaj tekste la nombro montriĝas laŭ la "angla modelo", do kun pluraj dividaj komoj. Mi ne sufiĉe profundiĝis ĝis nun en la algoritmojn de la funkcio "formatnum", sed mi ŝatus teni la nunan aŭtomatan elkalkulon de spektantoj po matĉo, sed tamen atingi ke tekste montriĝu spektanta nombro laŭ la esperantlingva formatigo, do sen dividaj komoj (laŭ esperantlingvaj kutimoj, en nombro nur estu unu komo, kiu dividas inter entjero kaj ero, do "1,5" samkiel "1,500" estu unu kaj duono, ne mil kvincent). Kiu povus plenumi tiun ŝablonan adapton?

ThomasPusch (diskuto) 12:34, 14 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Tio estas iomete malfacila, ĉar la ŝablono jam estas uzata. Sed ni uzu la okazon entute elangligi la parametrojn. Bedaŭrinde nun estas stranga lingvomikso ĉe la parametroj, do kelkaj estas esperantaj kaj kelkaj anglaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:54, 14 Maj. 2012 (UTC)
La ŝablona uzo ne devus esti problema: Laŭ mi estus kontentige se la nombro redakte tajpabla daŭre estus 1.000.000, sed fine en la teksta prezento de la informkesto legeblus 1 000 000. La ŝablono nun uziĝas en 31 artikoloj, la 31-an mi hodiaŭ mem aldonis: Se la problemo estas ke post ŝanĝo de ŝablona programigo necesas redakteti la 31 artikolojn, mi volontulas fari tion - la laboro estas limigata. Sed eble tia redakto ne necesas. Pri elangligo de la parametroj vi pravas, mi eĉ ne tiom proksime estis rigardinta la ŝablonan sintakson, kiu entute estas iom tordita... -- ThomasPusch (diskuto) 15:27, 14 Maj. 2012 (UTC)
Cetere ankaŭ nun la informkesto jam nun "kalkulas" laŭ la esperantlingva logiko. Vidu la ekzemplon en la dokumentado: En la turniro estis 64 (sesdek kvar) matĉoj kaj sume 3,353,655 spektantoj (do tri) - rezulte estis 0.05 spektantoj (dudekono da homo) po matĉo. Tre malmulte! ThomasPusch (diskuto) 21:20, 14 Maj. 2012 (UTC)
Mi prove ĵus mem trovis, ke forpreno de la "germanaj" punktoj en la informkestoj artikolaj mem kreas bonajn nombrajn interspacojn. Sekve la informkesto subite tute bone "kalkulas" la spektantojn po matĉo! Mi ŝanĝos la sintakson tiel, ke la nombro da spektantoj po matĉo montriĝas en entjeroj - espereble en sporta matĉo spektantoj ne disŝiriĝas al onoj, do onoj de spektantoj ne estas senca kalkulaĵo. ThomasPusch (diskuto) 21:58, 14 Maj. 2012 (UTC) ✔ Farite

"jaro_r" redakti

En klopodo iom maltordi la ŝablonan sintakson, mi krome i.a. proponas forigi la parametron "jaro_r" (r por "right", dekstre): nun la parametron "jaro" en la informkesto metas jaron komence de la titolo, kaj "jaro_r" maldekstre: en neniu ajn e-lingva vikipedia artikolo pri futbala turniro la titolo komenciĝas per jaro - ĉiam ĝi indikiĝas fine de la artikola titolo. Mi do proponas meti parametron "jaro" informkestokape post la parametro "nomo", kaj forigi la parametron "jaro_r", kaj ankaŭ mem realigas la proponeton. -- ThomasPusch (diskuto) 18:41, 14 Maj. 2012 (UTC)

Mi korektas min: Praktike nek la parametro "jaro" nek "jaro_r" estas uzataj. Eblas bone meti la jarindikon en la informkestan nomon mem, kaj en multaj el la artikoloj kiuj nun uzas la informkeston eĉ ne uzatas la informkesta parametro "nomo" (tiukaze supre de la informkesto aŭtomate metiĝas la artikola titolo). Do kaj "jaro" kaj "jaro_r" elpreniĝas. ThomasPusch (diskuto) 19:06, 14 Maj. 2012 (UTC)   Farite

"country2" redakti

Same tute nebezonata estas la parametro "country2" ("lando du") kaj komplika sintakso ĉirkaŭ ĝi: Jam la trian fojon nun la Eŭropa Futbal-Ĉampionado okazas en du landoj, kaj tute sufiĉas en la parametro "nacio" (pli klarus "gastiganta lando", ankoraŭ pli laŭ la informkesta aspekto simple "loko") skribi {{lando unu}} kaj <br/> {{lando du}}: vidu jen, jen kaj jen. -- ThomasPusch (diskuto) 18:51, 14 Maj. 2012 (UTC)   Farite

"ĉampiono_alia" redakti

Plia nervita noteto: Nenie uziĝas la parametro "ĉampiono", nur "ĉampiono_alia", nenie "dua/tria/kvara", nur ""dua_alia/tria_alia/kvara_alia", kaj tute ne utiliĝas la komplika sintakso de la ok parametroj. Sufiĉas tutsimpla sintakso por "ĉampiono", "dua", "tria" kaj "kvara", kaj forpreno de la 4 parametroj "..._alia". ThomasPusch (diskuto) 19:18, 14 Maj. 2012 (UTC)   Farite

"num_teamoj" redakti

Antaŭ ol mi korektos la 31 informkestouzojn, mi proponu ankoraŭ ŝanĝi "num_teamoj" al pli klara "nombro de teamoj". La informkesto nun pli simplas kaj sintakse pli sveltas. Tamen domaĝas investi tiom da tempo en tiom malgrandan aferon, nur nenecese komplike programitan... ThomasPusch (diskuto) 21:50, 14 Maj. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Informkesto futbala turniro".