Ŝablono-Diskuto:Informkesto hieroglifoj

Latest comment: antaŭ 1 monato by Tlustulimu

@Tlustulimu: Kara Rene, mi hodiaŭ por artikolo de malgranda Azio bezonis informkeston pri egiptaj hieroglifo, kaj vidis ke ĝi ekzistas en pluraj lingvoj. En la altgermana aspektis aparte alloge, kaj laŭ la dokumentado aspektis ankaŭ tute simple. Kompreble ofte informkestoj malantaŭ la fasado estas freneze komplikaj, tial mi simpligis kaj simpligis la germanan kodon, sed tamen fine ne funkciis. Eble mi kopiis ion kio en la germana branĉo funkcias sed ĉi tie ne, ĉiukaze mi iel fuŝis.

Tial mi fine por la artikolo kaŝkanoj uzis la fakte ne tute taŭgan informkeston "egipta dio", kaj ĉar tio aspektis tre improvizite redaktomode de la nova artikolo, "kreis" novan informkeston "hieroglifo" (sen -j) kun simpla alidirektilo al informkesto "egipta dio". Tio en kazo de tempoŝparo sufiĉos al mi. Neglekteblas ke sube estas nebezonata trabo pri "kulto", kaj ankaŭ ke la koloroj ne estas tiaj kiaj en la germana vikipedio. Mi tute aprezas la informkeston "egipta dio", se uzata ĝuste, por egipta dio, sed mi konscias ke mi nun misuzas ĝin por io por kiu ĝi ne estis farita. Tamen, se vi havas tempon, mi ankoraŭ petus vin rigardi ĉu vi ne povas trovi mian eraron - sendube mi en mia drasta volo forĵeti ĉiun nebezonatan ie forĵetis tro multe kaj tial fiaskigis la tutan provon. Se vi povas ripari la keston, despli bone, alikaze mi volonte post via reago entombigos la provan "informkeston" kaj forigos ĝin. ThomasPusch (diskuto) 21:57, 27 nov. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Finfine la ŝablono fariĝis iomete uzebla. Kaj mi dume malfaris parton de la simpligo. Do, nun tri hieroglifaj nomoj estas subtenataj. Krome mi aldonis ion por la greka kaj kopta nomoj. Kaj jam estas kompleksa ekzemplo en la dokumentado. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:48, 10 mar. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto hieroglifoj".