Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzikgrupo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Kio pri orkestroj ?

En la ŝablono en paĝoj ne aperas vera nomo de grupo, sed vorto {{{Nomo}}}. Kiu scias korekti? Dankon. --Petr Tomasovsky 14:40, 16. Sep 2007 (UTC)

Portreto de persono estas tute stulta nomo por grupoj, kie estas pluraj personoj. --Petr Tomasovsky 12:24, 28. Sep 2007 (UTC)

mi akordas kun ivn sed kiam mi volas meti tiun ŝablonon sur diversaj paĝoj, neniam aperas la nomo liganta kun la grupo sed "Nomo de..."--Jonathaneo 15:31, 29. Sep 2007 (UTC)
Kial tiu ĉi ŝablono ŝovas la tutan tekston en la paĝoj tute suben sub la ŝablonon? Petro@diskkont 16:07, 6. Jan 2008 (UTC)

Ĉu eblas fari pli kompletan ŝablonon facile?? Ekzemple kiel en la angla, fari ŝablonon por la "aristoj" kiam ili ludas sole, kiel ekzemple Madonna, kaj aliaj por la "grupoj", kiel ekzemple The Beatles. Ĉi tiun aldonon mi konsideras tre interesa ĉar ebligas aldoni bonan aspekton al ĉiuj tiaj artikoloj 13:15, 3. Jun 2008 Smash

Neebleco kontroli eventualajn ŝanĝojn redakti

En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 08:10, 6. Sep 2010 (UTC)

Ĉu okazu kunigo? redakti

Saluton. Kial okazu kunigo kun {{Informkesto muzika artisto}}? --Tlustulimu (diskuto) 20:07, 2 Okt. 2012 (UTC)

{{Informkesto muzika artisto}} povas post ioma prilaboro anstataŭi tiun ĉi ŝablonon (ja en la dokumentado de IK muzika artisto estas parto utila por grupoj). Mi pensas ke kunigo plifaciligus ĝisdatigadon. Mi estas malfermita al alia eblo. --KuboF (diskuto) 20:38, 2 Okt. 2012 (UTC)
Kunigo havas almenaŭ tri malavantaĝojn:
  • Tradukado el vikipedio kun ekvivalenta ŝablono pli malfaciliĝas, ĉar ne ĉie estas kombina ŝablono.
  • Ni devus forĵeti unu grupon de la intervikiaj ligiloj. Krome roboto devus forigi la ligilon al la esperanta ŝablono en la alilingvaj vikipedioj. (Tio koncernus la ŝablonon, kiu fariĝus alidirektilo.) Krome povus kreski la risko de rekreado post la forigo de la intervikia ligilo.
  • Ni devus cerbumi pri la alĝustigo de la koncernataj artikoloj.
Mi pensas, ke ni havas pli gravajn taskojn ol kunigi sufiĉe malsimilajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 2 Okt. 2012 (UTC)
Saĝaj rimarkoj. Tamen mi daŭre pensas pri utiligo de {{Informkesto muzika artisto}} kiel meta-ŝablono por tiu ĉi. Almenaŭ ĝisdatigado estus pli facila kaj aspekto pli unueca. --KuboF (diskuto) 12:36, 3 Okt. 2012 (UTC)

Kio pri orkestroj ? redakti

Mi sentas signifan mankon de ŝablono pri klasikaj orkestroj, kiu ekzistas en aliaj vikipediaj branĉoj, sed aliflanke ne sentas emon ankoraŭ fari plian ŝablonon. Konsiderante ke orkestro ankaŭ estas speco de muzikgrupo, mi pripensas ĉu eblus uzi tiun ŝablonon por tute aliaj muzikgrupoj ol popmuzikaj ensembloj. Ankaŭ por tio bonas ke la ŝablono muzikgrupo ankoraŭ ekzistas, ĉar {{Informkesto muzika artisto}} kiel meta-ŝablono pri popkantulo, e-gitaristo, dirigento de klasika orkestro, kantaŭtoro, aranĝisto de popkanzono kaj komponisto de simfonio, popmuzika ensemblo kiel k-popaj-popa boy group, blovinstrumenta kapelo kaj klasika filharmonia orkestro kiel la Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro eble devus plenumi tro diversajn funkciojn... ThomasPusch (diskuto) 12:43, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Ĉar intertempe neniu reagis ĉi tie nek ion kontribuis, mi ĵus aldonis kelkajn novajn parametrojn al la informkesto, tamen transprenante la usklecon laŭ la jam ekzistantaj parametroj. Krome mi aldonis informojn pri tio al la dokumentado. Kaj mi eĉ trovis ion nekoheran en la parametra listo, nome ke "Grandeco de bildo" rilatas al "Portreto". Ĉar mi aldonis la parametron "Bildo", tiu helpa parametro nun rilatas al la nova parametro. Do, oni nun difinu laŭbezone la grandecon de portreto per "Grandeco de portreto". Analogie ekzistas krome la nova parametro "Grandeco de emblemo". Tamen tiuj tri parametroj pri grandeco ne estas devigaj. - Krome ni prefere evitu meti bildon en la kaplinion, ĉar tio ne tre belas kaj eble eĉ povus kovri la fonan bildeton de la informkesto. - Ĉu mi eble eĉ aldonu plian parametron por la origina nomo de la grupo(j)? Se jes, laŭ kiu alia informkesto? Nuntempe ja estas por tio du malsamaj skemoj, nome:
  • Nomo-loka, Nomo-lingvo - parte kun sekvaj ciferoj
  • Plia nomo
Krome eble eĉ estus bone aldoni la parametron "nomoj" por nestigi alian ŝablonon, ekz. {{informkesto korea vorto}}. Tlustulimu (diskuto) 16:45, 17 okt. 2022 (UTC)Reply

Unua provo redakti

Berlinaj Filharmoniistoj
Berliner Philharmoniker
 
Fondo 1882
Deveno Berlino, Germanio
Ĝenro klasika muziko
Oficiala retejo berliner-philharmoniker.de
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
 
vdr

La unua provo pri la paĝo Berliner Philharmoniker kontentige funkcias. Mi demandas min (ankaŭ por popmuzikaj grupoj tio utilus), ĉu ne bonus havi unu parametrojn pri "emblemo" kaj sub ĝi ankoraŭ plian pri "portreto" aŭ "bildo". Kaj kompreneble orkestroj ne tiom turneas kiom popmuzikaj grupoj kaj havas fiksan hejman koncertejon, do aldonaj parametroj "urbo" kaj "koncertejo" pli bonus ol nur havi eblon uzi parametron "deveno".

@Tlustulimu: kaj @KuboF: Kion vi pensas pri tiu vastigo de la difino pri muzikgrupo?

ThomasPusch (diskuto) 13:04, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Mi scias... redakti

Berlinaj Filharmoniistoj
 
 
la berlina filharmoniejo - hejma koncertejo de la orkestro
Fondo 1882
Deveno Berlino, Germanio
Ĝenro klasika muziko
Oficiala retejo berliner-philharmoniker.de
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
 
vdr

... ke la mankon de du parametro pri "emblemo" kaj sub ĝi pri "portreto" aŭ "bildo" eblas facile ĉirkaŭvoji, kiel montras la dekstra ekzemplo, sed tamen tiu ĉirkaŭvojo aspektas iom trompa ... Pli bone estu tute oficiala ebleco. ThomasPusch (diskuto) 14:50, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Jen mia provo per la jena kodo:
Berlinaj Filharmoniistoj

 

 
la berlina filharmoniejo - hejma koncertejo de la orkestro
Fondo 1882
Urbo Berlino, Germanio
Koncertejo la berlina filharmoniejo en la kvartalo Tiergarten
Ĝenro klasika muziko
Oficiala retejo berliner-philharmoniker.de
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
 
vdr
{{Informkesto muzikgrupo
|Nomo de la grupo = Berlinaj Filharmoniistoj
|Emblemo=BPH Logo 2022.jpg
|Bildo = Berlin Philharmonie asv2018-05 img1.jpg
|Grandeco de bildo = 280ra
|Priskribo de bildo = la berlina filharmoniejo - hejma koncertejo de la orkestro
|Urbo = [[Berlino]], [[Germanio]]
|Koncertejo = la berlina filharmoniejo en la kvartalo [[Tiergarten]]
|Fondo = 1882
|Malfondo = 
|Ĝenro = [[klasika muziko]]
|Oficiala retejo = [http://www.berliner-philharmoniker.de berliner-philharmoniker.de]
}}
Tio eblas danke al mia ĵusa aldono de pliaj parametroj kaj evitas metadon de bildo en la kaplinion. - Bonvolu atenti, ke mi transprenis la usklecon laŭ la jam ekzistintaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 16:54, 17 okt. 2022 (UTC)Reply
Dankon. Bone funkcias. Klare ke mia "ĉirkaŭvojo trompe meti emblemon en la kaplinion" ne estis serioza propono tiel nun ĉiam fari. Pli estis minaco kiel fuŝe eblus ĉirkaŭvoji, se neniu enmetus parametron pri emblemo. Pri parametroj por pli da nomoj vi agu bontrove. Mi kaj aliaj poste facile adaptiĝos laŭ la instrukcioj dokumentitaj. Bone se eblas ankaŭ enmeti tutan blokon da klarigoj koreaj. Nur atentu ke la esperanta nomo estu tute supre kaj plej grandu. Eble "Nomo de la grupo" kaj "Nomo nacilingve" sufiĉas, tie ke en la duan parametron oni povas enmeti ankaŭ blokon da klarigoj koreaj, aŭ teorie plurajn nomojn en diversaj naciaj lingvoj, dividite per <br/>. Laŭ mi pri io kiel Nomo nacilingve1, Nomo nacilingve2, Nomo nacilingve3 ktp eblas rezigni, ĉar plej multaj muzikaj grupoj havas unu nacilingvan nomon, kaj plurlingveco ĉi-tie estos malofta. ThomasPusch (diskuto) 21:48, 17 okt. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto muzikgrupo".