Ŝablono-Diskuto:Informkesto usona kantono

Latest comment: antaŭ 23 tagoj by Tlustulimu in topic P625 kaj maplink (mapligilo)

Mi ne komprenas kial ĉi-ŝablono devus havi literumon laŭ la h-sistemo kaj ne esti en normala Esperanto...

Sed ŝanĝi ĝin permane tamen estas iom pene - ja ĝi ligiĝas jam al 66 artikoloj...

Aidas 18:57, 9. Mar 2010 (UTC)

Mi tamen provas: nun dum maksimume tago la ŝablono misfunkcios... Sed poste ĉio estos en normala Esperanto.

Aidas 19:01, 9. Mar 2010 (UTC)

Bildo-priskribo redakti

Mi havas alian demandon, kial la informokesto ne ebligas priskribon de la centra foto. Sed tion sendube oni povas enkonstrui. ThomasPusch (diskuto) 08:43, 16 apr. 2023 (UTC)Reply

Nun ŝajnas funkcii. La tekstoblokon mi enmetis laŭ modelo de {{informkesto urbo}}, kiu eĉ permesas enmeton de pluraj bildoj de vikidatumoj, se tie metiĝis pluraj. Mi al la dokumentado nun nur metas indikon pri "bildo-priskribo" kaj rezignas pri detaligo de priskriboj de pluraj bildoj, ĉar tio estus fakte tre specifa kazo, kaj entute dubindas ĉu entute sencas aldoni lokajn priskribojn por bildoj aŭtomate aldonataj el vikidatumoj, ĉar iu ajn tie povas ŝanĝi la bildojn kaj supozeble neniel pensos pri tio, ke tio malĝustigas lokan priskribon en la malgranda esperantlingva projekto... ThomasPusch (diskuto) 09:08, 16 apr. 2023 (UTC)Reply

Sigelo, flago kaj emblemo redakti

Ĉu ne pli preferindas preni de Vikidatumoj? Sj1mor (diskuto) 12:44, 17 mar. 2024 (UTC)Reply

Tio ja utilus, se la informoj ĉiam estus ĝuste metitaj al la koncernaj P-kodoj. Se estas tro da eraroj, mi ne emas aldoni tion nun. Tlustulimu (diskuto) 08:43, 4 apr. 2024 (UTC)Reply

P625 kaj maplink (mapligilo) redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis kodon al la informkesto por geografiaj koordinatoj (P625) kaj eĉ {{maplink}} (alidirektilo de {{mapligilo}}) tuj sub la jam enplektitaj mapoj. Mapoj en malsamaj partoj de informkesto aspektas por mi iomete strange. - Mia aldono jam bone funkcias en Kantono Contra Costa. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:46, 4 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto usona kantono".