Ŝablono-Diskuto:MKD

La ĝisnuna kutimo nomi la landon en tiu-ĉi ŝablono "Respubliko Makedonio" estas enhave ĝusta kaj celas samnoman artikolotitolon "Respubliko Makedonio". Tamen ĝi en listoj en komparo al la aliaj ŝtatoŝablonoj kreas multe pli longan vorton por la ŝtato Makedonio. Nur la de iuj grekoj preferata "Eksa Jugoslavia Respubliko Makedonio" ankoraŭ pli longus.

Pro praktikaj kaŭzoj rekomendindas ĉi-tie ne eksterproporcie elstarigi tiun-ĉi ŝtaton kompare al ĉiuj aliaj, pro longeco de la ŝtatonomo en listoj, sed anstataŭe vidigi nur la nomon "Makedonio", kun interna ligilo al "Respubliko Makedonio". La ŝablono pri Kubo ankaŭ ne vidigas la ŝtatonomon "Kubo (lando)" kaj "Malto (lando)" dekstre de la koncerna flago... kvankam la respektiva vikipedia artikolonomo ja havas la aldonon "lando" inter krampoj. La pene atingita interkonsento de la anglalingva vikipedio pri la rajto en tekstoj kaj tabeloj vidigi la ŝtatonomon mallongforme "Makedonio", kvankam daŭre fojfoje iuj grekaj makedonoj polemike protestas kontraŭ tio, legeblas en en:Wikipedia:Naming conventions (Macedonia) la jena paĝo kaj bone transfereblas ankaŭ al la esperantlingva.

Aidas (diskuto) 11:47, 30 Maj. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "MKD".