Ŝablono-Diskuto:Malvarma milito

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Taylor 49

Ĝenerale la ŝablono belas, sed kelkaj tradukoj elvokas fortan kritikon. Kial, ekz., "Konferenco de Jalto", sed ne simple "Jalta konferenco" aŭ "Krimea konferenco". La traduko, uzanta la prepozicion "de", ŝajnas al mi ege peza kaj kontraŭa al la spirito de Esperanto. Ankaŭ la formo "Konkurso en armado" estas certe misa - multe pli akceptita kaj bonvena estas la formo "armad-konkuro". Mi proponas tuj ŝanĝi almenaŭ tiujn du punktojn (la aliajn mi ankoraŭ ne analizis kaj ne pripensis). Mevo 19:33, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Mi uzis la kutime uzatan prepozicion "de". Ankaŭ al mi ne plaĉas en kelkaj kazoj uzi ĝin, sed mi sekvis la uzadmanieron de "de", kiun iu elpensis en Vikipedio. Trankvile korektu la ŝablonon. Petro@diskkont 14:16, 15. Okt 2007 (UTC)
Nun Armadkonkuro. Taylor 49 (diskuto) 20:34, 1 jun. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Malvarma milito".