Ŝablono-Diskuto:Pate
Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Taylor 49 in topic Loko de dokumentado
Loko de dokumentado
redaktiSaluton, @Taylor 49:. Mi ĵus vidis, ke la ŝablona dokumentado ial troviĝas en la ŝablona paĝo. Kial? Jam ekde multaj jaroj ni uzas apartajn subpaĝojn por ŝablonaj dokumentadoj. Tio plibonigas precipe ĉe "klasikaj" ŝablonoj la superrigardon en la fontokodo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:36, 18 mar. 2024 (UTC)
- Saluton ... vi tre pravas ke "ekde multaj jaroj ni uzas apartajn subpaĝojn" pro jenaj kialoj:
- a) por ke ne estiĝu diversmaniera ĝeno pro perrobota bontenado de intervikiaj ligiloj
- b) por apartigi komplikan dokumentaĵon de komplika (ofte fakte rekte terura, nelegebla, nebontenebla) kodo
- kaj a) ne plu validas ekde jaro 2013 pro WikiData kaj malapero de intervikiaj robotoj, kaj b) ne plu validas ekde jaro 2013 pro LUA:aj moduloj. La kodo jam estas forŝovita al la modulo (teknika neceso). Se oni ankaŭ forŝovus la dokumentaĵon (tio eblas sed certe ne nepras), tiam la ŝablona paĝo mem estus preskaŭ malplena, do oni nur plikomplikigus la solvon (aldoniĝus plia paĝo listigenda, ligenda, kontrolenda, enkategoriigenda, eble iam eĉ forigenda) pro ekzakte neniu avantaĝo. Taylor 49 (diskuto) 21:24, 22 mar. 2024 (UTC)
- Eble ja estus bone meti la dokumentadon nur en apartan subpaĝon, se ne temas pri Lua-kodata ŝablono, sed pri "klasike" kodita ŝablono kun longega kodo. Ĉu bone? Tlustulimu (diskuto) 10:22, 24 mar. 2024 (UTC)
- Mi ĵus aldonis {{dok/komenco}} kaj {{dok/fino}} al la ŝablono en la <noinclude>-bloko. Tio aperigas la kutiman kadron ĉirkaŭ la dokumentado kaj kelkajn ligilojn malsupre. Por tia kazo mi eĉ aldonis novan parametron "dok en ŝablono" al {{dok/fino}}. Mi esperas, ke tio estas en ordo por vi. Tlustulimu (diskuto) 10:37, 24 mar. 2024 (UTC)
- Bone. Mi intencas iomete pluevolugigi la modulon kaj poste pliampleksigi la dokumentajxon. Taylor 49 (diskuto) 21:29, 26 mar. 2024 (UTC)
- Mi ĵus aldonis {{dok/komenco}} kaj {{dok/fino}} al la ŝablono en la <noinclude>-bloko. Tio aperigas la kutiman kadron ĉirkaŭ la dokumentado kaj kelkajn ligilojn malsupre. Por tia kazo mi eĉ aldonis novan parametron "dok en ŝablono" al {{dok/fino}}. Mi esperas, ke tio estas en ordo por vi. Tlustulimu (diskuto) 10:37, 24 mar. 2024 (UTC)
- Eble ja estus bone meti la dokumentadon nur en apartan subpaĝon, se ne temas pri Lua-kodata ŝablono, sed pri "klasike" kodita ŝablono kun longega kodo. Ĉu bone? Tlustulimu (diskuto) 10:22, 24 mar. 2024 (UTC)
Nomo de la ŝablono
redaktiKion signifas la nomo de la ŝablono? Tlustulimu (diskuto) 21:40, 18 mar. 2024 (UTC)