Ŝahrijar

urbo en Irano

Ŝahrijar, persalingve شهريار‎ estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano, en norda Irano. La loknomo signifas: reganto (aŭ ŝaho) de la urbo.

Ŝahrijar ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Teherano
Demografio
Loĝantaro 309 607  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 40′ N, 51° 4′ O (mapo)35.65972222222251.059166666667Koordinatoj: 35° 40′ N, 51° 4′ O (mapo) [+]
Alto 1 159 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝahrijar · (Irano)
Ŝahrijar · (Irano)
DEC
Ŝahrijar ·
Ŝahrijar ·
Situo de Ŝahrijar ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shahriar [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ŝahrijar situas sur altebenaĵo. Proksimaj milionurboj estas Teherano kaj iom for Karaĝo.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1367. La urba municipo de Ŝahrijar estis kreita en 1952 kun 5 mil da loĝantoj. En 2011 la eksplodo mortigis 17 homojn, inkluzive generalon.

Flugo 752 de Ukraine International Airlines estis regula flugo de la kompanio Ukraine International Airlines, kiu kraŝis la 8-an de januaro 2020 je 02:44 UTC apud la urbo Ŝahrijar.

Ekonomio redakti

Iom norde de Ŝahrijar oni minas sablojn kaj gruzojn.

Trafiko redakti

En Ŝahrijar aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, same al Teherano, Karaĝo kaj aliaj proksimaj urboj.

Klimato redakti

Ŝahrijar situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Pri Ŝahrijar estis nomita vento, kiu blovas de okcidento al oriento.

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans