Ŝahrud

urbo en Irano

Ŝahrud (perse شاهرود‎‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Semnano, en norda Irano.

Ŝahrud ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Semnano
Telefonkodo 023
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 129  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 25′ N, 54° 59′ O (mapo)36.41805555555654.976388888889Koordinatoj: 36° 25′ N, 54° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 351 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝahrud · (Irano)
Ŝahrud · (Irano)
DEC
Ŝahrud ·
Ŝahrud ·
Situo de Ŝahrud ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shahrud [+]
vdr
Saluta monumento de Ŝahrud

Bazaj informoj redakti

 
Malnova karavanejo en Ŝahrud
 
Ŝahrud

Geografio redakti

Ŝahrud situas en baseno sur altebenaĵo 140 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Semnano (urbo), nur 65 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Gurgano, 328 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 474 kilometrojn de Esfahano [1]. Norde troviĝas montaro Elborz, sude la aridaj salaj dezertoj. La rivero Taŝ transirinta la urbon finiĝas en la dezerto.

Historio redakti

Ŝahrud situas laŭ la iama Silka Vojo. Arkeologoj trovis ok mil jarajn spurojn en 2006 en apudaĵo de Ŝahrud. En la proksimeco estis historia urbeto Bastam fondita en nekonata tempo. Paralele Ŝahrud estis nur vilaĝo kun du malnovaj kasteloj. Bastam malkreskis dum la mongola epoko kaj Ŝahrud poste prenis sian lokon kaj absorbis Bastam. Ŝahrud estis deklarita urbo en 1925.

Eduko redakti

En Ŝahrud islama, medicina kaj teknologia universitatoj funkcias.

Ekonomio redakti

 
Moskeo en Bastam
 
Moskeo en Bastam
 
Muzeo de Ŝahrud

Ŝahrud estas konata pro unikaj specoj de vinberoj, kiuj estas kultivitaj en la apudaĵo.

Trafiko redakti

Ŝahrud situas proksimume en mezo de fervoja linio Teherano-Afganistano. Ankaŭ ĉefvojoj kuras al tiuj lokoj, krome estas aliaj 2 ĉefvojoj al Gurgano kaj Esfahano.

Klimato redakti

Ŝahrud situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSk) kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Precipitaĵo estas tre malalta, jare po 168 mm plejparte vintre kaj printempe. La jara averaĝa temperaturo estas 14,7 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti