Ŝamŝirŝamŝiro (en persa: شمشیر) estas tipo de pers/irana glavo kun tre forta kurbo. La nomo estis derivita el ŝamŝīr, kio signifas "leonkanino" en la Persa lingvo. La glavofamilio de kurbaj "cimitaroj" enhavas la ŝamŝiron, la kilij, la talvar, la pulvar kaj la nimĉa.

Siria ŝamŝiro, Reĝa Armilarejo, Stokholmo, Svedio.

Ŝamŝira ŝekargaro (en persa: شَمشیر شکارگَر shamshir-e shekârgar; laŭvorte, "glavo de ĉasistoj" aŭ "ĉasglavo") estas sama kiel ŝamŝiro, sed la klingo estas gravurita kaj ornamita, kutime de ĉasscenoj.[1]

Etiopiaj glavoj rilataj al la persa ŝamŝiro estas konataj kiel ŝotel.[2]

Notoj redakti

  1. A Glossary of the Construction, Decoration, and Use of Arms and Armor in All Countries and in All Times, de George Cameron Stone, Donald J. LaRocca, 1999, p. 553
  2. Royal United Service Institution. (1869) Journal of the Royal United Service Institution 12. Mitchell, p. 515.