Ŝan ŝui (ĉine : 山水, monto-akvo), estas speco de reprezentado de pejzaĝo tre disvastiĝinta en la ĉina pentroarto.

Pentraĵo de la pentristo Guo Xi (1020-1090)

Historio redakti

Tiu pentroarto evoluiĝis en la 10-a kaj 11-a jarcentoj sub la regno de la dinastio Song. Malgranda grupo de pejzaĝpentristoj estigis tiun movadon.

Konceptoj redakti

 
Pentraĵo de Tao Chi (1660-1710)

Pejzaĝoj estas centritaj je montoj. En la ĉina tradicio, montoj estas sanktaj lokoj, loĝejoj de la dioj. La arton de Ŝanŝui, kiel multajn aliajn ĉinajn pentrostilojn influis taoismo.

La majesteco donita al la montoj kaj aliaj eroj de la pejzaĝo substrekas la nesignifon de homoj en la senfineco de la kosmo (taoisma temo).

Kiam pentristo pentras verkon laŭ la stilo Ŝanŝui, li ne provas montri tion, kion li vidis en la naturo, sed bildon de sia sperto pri naturo. Tiel formoj kaj koloroj ne devige estas realaj.

Enhavo redakti

Ĉiu pentraĵo Ŝanŝui devas enteni almenaŭ la jenajn tri bazajn erojn:

  • la vojon - Vojoj estu neniam rektaj, sed kontraŭe, tre kurbiĝemaj. Vojojn povas reprezenti ankaŭ riverojn aŭ eĉ la marko de la sunvojo malantaŭ la montoj.
  • la celon de la vojo - La vojo devas celi apartan punkton. Tiu punkto povas esti monto, ties ombro surtere, aŭ ekzemple la ĉielo.
  • la koro - La koro estas la fokusa punkto de la pentraĵo, kaj ĉiuj eroj konduku la vidon al tiu punkto. La koro difinas la signifon de la pentraĵo.

Eroj kaj koloroj redakti

Ŝanŝui uzas la teorion de la kvin elementoj. Tiel al ĉiu ero rilatas unu direkto kaj unu koloro. Tiu teorio difinas bonajn kaj malbonajn interagojn inter koloroj kaj eroj.