Ŝangrilao (el la angla 'Shangri-La') estas nomo de fikcia loko, konkrete de utopia, kaŝita surtera paradizo, laŭ la samnoma loko ie en Himalajo (en Tibeto) en la romano 'Lost Horizon' ('Perdita Horizonto') de James Hilton, 1933.

Laŭ artikolo en la oktobra numero, 2007, de la revuo Monato ekzistas malgranda loko (Zhongdian) en Junano (najbare de Tibeto) kiu pretendas ke ĉi tie originis la ideo pri Ŝangrilao.

La nomo ankaŭ estas ofte uzata por nomi diversajn amuzejojn: kazinojn, hotelojn ks.

Vidu ankaŭ redakti