Ŝanhaja Biblioteko

La Ŝanhaja Biblioteko (ĉine 上海图书馆) kiu ankaŭ enhavas la Ŝanhajan Instituton de Scienca kaj Teknologia Informo, estas la urba publika biblioteko de Ŝanhajo, Ĉinio. Ĝi estas la dua plej granda biblioteko en Ĉinio post la Nacia Biblioteko en Beijing. Kun 24 etaĝoj kiu altas 106 metroj, ĝi estas la dua plej alta biblioteko en la mondo, klaj ankaŭ unu el la plej grandaj. [1] La konstruaĵo havas turon kiu similas lumturon.

Ŝanhaja Biblioteko
上海图书馆
publika biblioteko
Komenco julio 1952 vd
Geografia situo 31° 12′ 33″ N, 121° 26′ 24″ O (mapo)31.209167121.44Koordinatoj: 31° 12′ 33″ N, 121° 26′ 24″ O (mapo)
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Ŝanhajo
Situo Xuhui (Ŝanhajo)
Ŝanhaja Biblioteko (Ŝanhajo)
Ŝanhaja Biblioteko (Ŝanhajo)
DEC
Ŝanhaja Biblioteko
Ŝanhaja Biblioteko
Map
Ŝanhaja Biblioteko
Ĉefestro(j) Wu Jianzhong • Gu Tinglong vd
Filioj Shanghai Library East • Bibliotheca Zi-Ka-Wei vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Biblioteko estas troviĝita ĉe 1557 Huaihai Zhong Lu, Xuhui Distrikto, Ŝanhajo.

Frua historio: La Xujiahui Zikawei (Biblioteko) redakti

La Bibliotheca Zi-Ka-Wei estas la unua moderna biblioteko esti establita en Ŝanhajo. Ĝi estis establita en 1847.[2]

Fuzioj kaj organizo redakti

En 1925, Ŝanhaja Orienta Biblioteko, la unua biblioteko kurita de ĉino, estis malfermita. En 1950, la Ŝanhaja Kultura Heredaĵo Administra Komitato lanĉis kampanjon kolekti librojn kaj post unu jaro, la kolekto kreskis al pli da ol 200 000 volumoj. Multaj scienculoj kaj famuloj kontribuis kaj kelkaj faris grandajn donacojn. La komitato ankaŭ komencis aĉeti librojn de eksterlande. Post kiam la misiaj lernejoj kaj sciencaj establoj estis transprenita de la ĉina registaro, la lasta fremda Jezuito forlasis Xujiahui en 1951. [3] La Xujiahui Biblioteko, kune kun aliaj bibliotekoj antaŭe kurita de fremdaj grupoj, tiam lokiĝis sub la kontrolo de la Ŝanhaja Urba Biblioteko, kiu estis establita la 22an de julio, 1952. Tio ĉi estis la unua granda urba publika biblioteko en Ŝanhajo. Tiu marko en la historio de la Ŝanhaja biblioteko estis konsiderata kiel historian paŝon en la fondo de nova sendependa Ĉinio. Tiam la biblioteko havis kolekton de pli da ol 700 000 volumoj. Ambaŭ lokaj biblotekoj: La Ŝanhaja Urba Biblioteko de Historiaj Dokumentoj (antaŭe konata kiel Ŝanhaja privata Hezhong biblioteko fondita en 1939 de Jingkui Ye kaj Yuanji Zhang), kaj la Xujiahui Biblioteko (Bibliotheca Zikawei), kiu remalfermis en 1977, fariĝis filioj de la Ŝanhaja Biblioteko. Tiel ĝi fariĝis la dua plej granda ampleksa publika biblioteko en Ĉinio, en terminoj de kolekto, servoj kaj profesia kompetenteco. En oktobro 1995, la Ŝanhaja biblioteko kombiniĝis kun la Ŝanhaja Instituto de scienco kaj teknologia informo kaj fariĝis la unua provinc- (urba) nivelo biblioteko kaj informa asocio.

Referencoj redakti

  1. http://www.emporis.com/en/wm/bu/?id=shanghailibrary-shanghai-china
  2. "The Bibliotheca Zi-Ka-Wei (The Xujiahui Library) Arkivigite je 2015-11-19 per la retarkivo Wayback Machine" (). Shanghai Library. Retrieved on September 16, 2015.
  3. King, Gail. (1997). The Xujiahui (Zikawei) Library of Shanghai. Libraries & Culture, 32(4), (Fall, 1997), pp. 456-469, University of Texas Press.

Literaturo redakti

  • David H. Stam, ed. (2001). International Dictionary of Library Histories. Fitzroy Dearborn. ISBN 1579582443.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine