Ŝankroido

bakteria malsano

Ŝankroido[1]mola ŝankro - latine ulcus venerei cancrosus - estas loka venera malsano kaŭzita de bacilo Haemophylus ducreyi, kiu aperas 2-3 tagojn post la kontaĝa seksa kuniĝo. Ĝi estas karakterizita per plata lentoforma ulceriĝo sur la penisa prepuciopenisa glano ĉe la viro, aŭ sur la vulvovagino ĉe la virino. Ĝenerale kovrita de flava puso, ĝiaj randoj estas akutaj, iom degluiĝintaj, regulaj kaj netaj; ĝia bazo estas mola (male al la malmoliĝinta sifilisa ŝankro), kaj ĝi akre doloras. Depende de la ĝenerala sanstato de la paciento kaj de la frutempeco kaj taŭgeco de la kuracado, la ŝankro evoluas jen al resaniĝo, jen al propagiĝo al najbaraj histoj, kiuj ankaŭ ulceriĝas. Ofte la ingvenaj limfonodoj unu- aŭ ambaŭflankaj ankaŭ inflamiĝas, doloras kaj eĉ pusas (absceso). Ne malofte, la paciento estas trafita samtempe kaj de mola ŝankro kaj de sifiliso.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1B70 ŝankroido (Chancroid)
vdr

Referencoj redakti