Ŝastro (sanskrite, śāstra aŭ शास्त्र) signifas skolastikan traktaĵon ene de la tradiciaj sciosistemoj de Barato. Ekzemple, oni nomas la tekstoj pri gramatiko, juro, literaturo, filozofio, poetiko, ktp. kiel ŝastroj, kontraste de la fundamentaj sanktaj skriboj, kiel la Vedoj aŭ la Sutroj budhismaj, aŭ de literaturaj skriboj mem, t.e. poemoj, dramoj, ktp. Pro tio, ŝastro ĉiam priskribas iun temon, kvankam ĝi ankaŭ preskribas la korektajn aspektojn de la temo. Cetere, ŝastro, kies radiko estas śās, “instrui aŭ disciplini,” signifas instruon pri io. Do, ŝastro donas ambaŭ bazan priskribon de iu temo kaj la laŭ tradicio plej bonan metodon aŭ praktikon rilate al la temo.

Referencoj redakti

Pollock, Sheldon. 1989. "The Idea of Śāstra in Traditional India." En Shastric Traditions in Indian Arts. ed. A.L. Dallapiccola. Wiesbaden: Steiner.