La ŝavantoj (ankaŭ nomataj Xavante, Shavante, Chavante, Akuen, A'uwe, Akwe, AwenAkwen) estas indiĝena popolo en Brazilo. Laŭ takso el la jaro 2000 la etno tiutempe inkluzivis proksimume 9 600 individuojn ene de la teritorio de orienta parto de la brazila subŝtato Mato-Groso. La etnanoj parolas la ŝavantan lingvon, parto de la ĵea lingvaro. Unu el la unuaj eŭropanoj, kiuj eniris la vivoteritorion de la Ŝavantoj, en 1946-1947 estis la esperantlingva etnologo, mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kun 30-membra esplora teamo. Tiam la ŝavantoj ankoraŭ rilatis kompare agreseme al iuj fremduloj kaj oni aparte elstarigis ke ĉiuj 30 membroj de la esplora teamo el la renkonto kun la ŝavantoj revenis vivaj.

Ŝavantoj
Indiĝenaj popoloj
Suma populacio
15315
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Ĵeaj lingvoj
Religio



vdr