Ŝelako estas la komerce uzata rezino, forme de ambrokoloraj flokoj, farita el lako, la sekreciaĵo de la familio de lakoproduktaj insektoj. Oni tamen plej ofte uzas la sekreciaĵon de koĉo el la specio Kerria lacca, kiu troviĝas en la arbaroj de Asamo kaj Tajlando.