Ŝelkoj estas du rimenoj, ordinare elastaj, kiujn oni portas surŝultre por malhelpi malsuprengliton de pantalono.

Ŝelkoj de Albert Thruston
Viro kun ŝelkoj

La rimenoj estas kutime teksitaj el elasta materialo aŭ eĉ silko kaj fiksitaj per kvar metalaj fiksiloj al la supera rando de la pantalono. De la antaŭaj fikspunktoj la rimenoj supreniras preskaŭ vertikale ĝis super la ŝultrojn de la portanto. Dorse ili kruciĝas, ofte helpe de leda peco, kunkudritaj aŭ glite kuntenitaj per metalaĵo kaj pluiras ĝis la kruckontraŭe al ilia devenpunkto situanta fiksilo. Sternitaj ŝelkoj havas do X-formon. Kudritaj ŝelkoj povas havi Y-formon, tiam la dorsrimenoj estas kunkudritaj por formi ununuran rimenon. Anstataŭ metalaj fiksiloj kelkaj ŝelkoj havas butontruojn, kiuj ebligas fikson al butonoj kudritaj sur la superan randon de la pantalono - tio estas pli eleganta specio.

Etimologio redakti

La Esperanta vorto ŝelkoj devenas de la pola vorto szelki[1].

Referencoj redakti