3 509

La ŝerenteoj estas indiĝena etno, kiu vivas en la brazila pluvarbaro en la federacia ŝtato Tokantinso inter la riveroj Rio do Sono kaj Tokantinso. Al la ŝerenteoj apartenas 1.552 personoj (stato: 2002), kiuj vivas en 30 vilaĝoj. Ilia rezervejo havas areon de 183.542 hektaroj.

Ŝerenteoj
Indiĝenaj popolojetno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Ĵeaj lingvoj
vdr
Ŝerentea indianino

La ŝerentea lingvo apartenas kune kun la ŝavantea kaj la ŝakriabaa al la akua lingvogrupo el la gea lingvofamilio.

La ŝerenteoj origine apartenis al la tribo de la timbiroj, kiuj en antaŭaj tempoj vivis en la regiono de la hodiaŭa federacia ŝtato Maranhão. Sed per daŭraj bataloj la subgrupoj de la ŝerenteoj, ŝavanteoj, krahooj kaj apinaĥeoj disŝiriĝis. La novaj grupoj retiris sin en pli malfacile alireblajn regionojn kaj defendis tiujn dum jardekoj kontraŭ ĉiuj blankaj entrudemuloj.

Eksteraj ligiloj redakti