Ŝevao (amhare: ሸዋ /ŝə'wa/, internacie Shewa) estis malnova reĝlando kaj poste provinco de Etiopio, ekde 1991, dividita inter Oromio, Amhario, la Regiono de Nacioj, Naciecoj kaj Popoloj de la Sudo (anstataŭita ekde septembro 2023 de la Centra Etiopia Regiona Ŝtato) kaj la aŭtonoma urbo Adis-Abebo.

Geografio redakti

Ŝevao estas monta regiono, kunmetaĵo de altebenaĵoj, hodiaŭ en la centro de Etiopio, sed en la pasinteco dum longa tempo ĝia plej suda parto.

Disigitaj de la nordaj regionoj (Godjam, Wello) per la profundaj valoj de la Blua Nilo kaj de ĝia alfluanto Baŝilo, la ŝevaaj altebenaĵoj estis bone defendablaj de la agresoj venantaj el la oriento, kiel tiu de Ahmed Grañ dum la 16-a jarcento.

La geografia disiĝo ankaŭ favoris emo de politika aŭtonomio disde la regionoj norde de la Blua Nilo, tradicie sidejo de la imperia povo ekde la tempo de la Aksuma Reĝlando.

La loĝantoj de Ŝevao estas plejparte kristanaj amharoj, sed sude kaj oriente de Adis-Abebo abundas oromoj, ofte islamanaj.

Historio redakti

Ŝevao aperas por la unua fojo en historiaj fontoj kiel Islama ŝtato ĉirkaŭ la jaro 900.

Dum la 16-a jarcento, Ŝevao estis invadita de la armeoj de Ahmed Grañ.

Ekde la fino de la 17-a jarcento Ŝevao estis regata de nova dinastio, fondita de Nagasi Krestos. Lia filo, Sebestyanos, prenis la titolon de meridazmach (generalo de la rezerva armeo), kreitan speciale por la regnestro de la Ŝevao. Liaj posteuloj daŭre portis tiun titolon ĝis kiam Sahle Selassié estis deklarita neguso (reĝo) en 1813. La nepo de tiu lasta, Sahlé Maryam, iĝis, je la morto de Johano la 4-a, imperiestro de Etiopio, sub la nomo de Menelik la 2-a.

Je la fino de la 19-a jarcento, sub Menelik la 2-a, la nova ĉefurbo de tuta Etiopio estis elektita ĝuste en Ŝevao: Adis-Abebo.

Notoj kaj referencoj redakti