Ŝipbazo estas militbazo kie ŝiparmeo povas ŝirmi, ricevi liverojn, ripari ktp. Temas ĝenerale pri mara haveno.

Vido de la Usona Ŝipbazo de Rota, Hispanio.

La Ŝipbazo estas militbazo kiu estas hejmo de militkonstruaĵoj, ne konfuzinda kun normala haveno dediĉita al ŝarĝoŝipoj.

La koncepto de Ŝipbazo estas tiom antikva kiom la mararmeo. Laŭ la admiralo Alfred Mahan «maltilas armeigi ŝipojn se oni ne havas bazojn kie ili povas apogiĝi». La Ŝipbazoj estas la apogejoj de la militŝparo de iu lando. Kvankam la nunaj kondiĉoj por tekniko permesas gravan aŭtonomion al ŝipoj kaj permesas limigi la nombron de Ŝipbazoj, ne ĉiam estis tia. El la 17a jarcento al la komenco de la 20a jarcento, ĉiu lando kun marintencoj devis posedi nombrajn apogejojn.

Paradokse, la paso de la velnavigado al la vaporŝipoj okazigis strategian reeniron, ĉar «la dependo de la ŝiparoj rilate al ties bazoj pligrandigis multe fakte la neceson ofte liveri karburaĵo.»[1]

Tiu situacio ŝanĝis pro la alveno de la atompelado kaj la disvolvigo de la asistado surmare al la militŝiparo.

La Ŝipbazo povas esti asocia al armilejo, al ŝipfarejo aŭ al armea aerbazo, kaj tiam temas pri aerŝipa bazo.

Referencoj redakti

  1. Hervé Coutau-Bégarie, La puissance maritime, Castex et la stratégie navale, Fayard 1985, p. 229.

Literaturo redakti

Libroj
  • The age of the galley, dir. R. Gardiner, Conway Maritime Press, 1995, ĉapitro 15.
Artikoloj
  • Benoît Rossignol kaj Roland Le Borgne, Reconstruction, restructuration et modernisation des bases navales (1944-1949), Revue historique des armées, n°220, 2000 [1] Arkivigite je 2009-07-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Les bases navales, Science et Vie, serie «La Marine», 1949, p. 92.
  • Le port militaire de Carthage, Dossiers d'archéologie n° 183, 1993, p. 42 & s.
Prelegoj
  • Les bases et arsenaux français d’outre-mer, du Second Empire à nos jours, Paris, les 22-23 mai 2000.