Ŝipka

urbo en Bulgario
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Bulgario. Pri ĉeĥa kaverno temas artikolo Kaverno Ŝipka.

Ŝipka (en bulgara Шипка, "Hundorozo") aŭ Ŝipko estas urbo en centra Bulgario, parto de la municipo de Kazanlak kaj Provinco Stara Zagora. Ĝi situas en la Nacia Parko de Centra Balkano kaj 650 m super la marnivelo. Ĉirkaŭ 2005, Ŝipka havis loĝantaron de ĉirkaŭ 1,398 kaj la urbestro estis Stojan Ivanov.

Ŝipka
bulgare: Шипка
urbo
Memortemplo de Naskiĝo de Kristo
Oficiala nomo: Шипка
Lando Bulgario Bulgario
Duoninsulo Balkano
Provinco Provinco Stara Zagora
Historia regiono Trakio
Parto de Kazanlako
Montaro Balkana montaro
Montopasejo Ŝipka Montopasejo
Situo Ŝipka
 - alteco 650 m s. m.
 - koordinatoj 42° 42′ 00″ N 25° 23′ 00″ O / 42.70000 °N, 25.38333 °O / 42.70000; 25.38333 (mapo)
Areo 37,988 km² (3 798,8 ha)
Loĝantaro 1 418 (15.12.2010)
Denseco 37,33 loĝ./km²
Urbestro Stojan Ivanov
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 6150
Tel. antaŭkodo 04324
Aŭtokodoj СТ (Сз)
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Vikimedia Komunejo: Shipka
Retpaĝo: www.shipka.org

Ŝipka estas tre konata pro la situo tie de la historia Ŝipka Montopasejo, kie okazis multaj bataloj dum la rusa-turka milito. Vidindaĵoj inkludas la Ŝipkan Memormonumenton (1934) sur montopinto Stoletov kaj la russtilan Ŝipkan Memorpreĝejon (1885–1902).

Ŝipka Memorpreĝejo redakti

La Memortemplo de la Nasko de Kristo (bulgare Храм-паметник „Рождество Христово“, Hram-pametnik „Rozhdestvo Hristovo“), pli konata kiel Ŝipka Memorpreĝejo aŭ eĉ Ŝipka Monaĥejo estas Bulgarortodoksa preĝejo konstruita ĉe la urbo Ŝipka en Stara Planina inter 1885 kaj 1902 laŭ desegnoj de Antonij Tomiŝko laŭ stilo de la 17-a jarcento de Moskva stilo, sub la direktorado de arkitekto Aleksander Pomerancev. Ĝi estis dediĉita al la rusaj, ukrainiaj kaj bulgaraj militistoj kiuj mortis por la liberigo de Bulgario dum la rusa-turka milito.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti