La ŝjindio (ĉine 新笛, pinjine Xīndí, signifo "nova fluto") estas ĉina muzikinstrumento. Temas pri pluevoluo el la 20-a jarcento de la klasika ĉina fluto dizio, speco de bambusa transversa fluto. La ŝjindio estas plene duontongama muzikilo kun 21 truoj, al kiu kutime mankas la karakteriza knarmembrano nomata dimo.

Rolo de la ŝjindio en muziko redakti

En la moderna orkestro de ĉina muziko, la ŝjindio havas gravan pozicion en aŭdigo de aliaj ĉinaj muzikiloj kies nomo finiĝas per -dio respektive pinjine per -di. Ĝi havas la saman funkcion kiel la muzikilo ĉandio (ĉine 長笛, pinjine changdi) en la ĉina simfonia orkestro. La ŝjindio aŭdeblas en pli ol duono de ĉiuj tradiciaj ĉinaj muzikgrupaj muzikaĵoj. Kelkfoje ĝi anstataŭiĝas per aliaj ĉinaj muzikiloj de simila tongamo kiel la dadio, ŝjiao aŭ ĉandio. Tion kaŭzas ĝia malkreska populareco pro la komplita fingrumado kaj la tongamo pli limigita ol ekzemple okcidenta orkestra transversa fluto. Foje la muzikilo ĉjudio (pinjine qudi) uziĝas por simuli ŝindian sonon anstataŭ ŝindio mem, per poziciigo de plasta filmo sur specifa truo ĉine nomata 膜孔 aŭ pinjine mo kong.