La ŝm-duobligo (angle shm-reduplication) estas formo de la duobligo en la angla lingvo, ĉe kiu la origina vorto estas ripetata, ortografie komenciĝanta per antaŭmetatia shm- (prononco: 'ŝm' [ʃm]), kiu kelkfoje ankaŭ estas skribata schm-. La konstruo estas ĝenerale uzata, por esprimi ironion, mokon aŭ skeptikecon rilate al la priparolata objekto. Ekzemple:

He's just a baby!
Baby-shmaby. He's already 5 years old!
Li estas ja ankoraŭ bebo!
Certe ne bebo, li jam havas 5 jarojn!

La konstruo ŝajnas diveni el la Jida kaj estis poste transigata de parolantoj de la Jida en la anglan, antaŭ ĉio la amerikan anglan de la urboj en la nordoriento de Usono. Nuntempe ĝi ankaŭ estas uzata kaj komprenata de multaj parolantoj, kiuj mem ne parolas la Jidan.

Fonologiaj trajtoj redakti

  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per unuopa konsonanto, tiu normale estas anstataŭigata per shm- (ekz. table-shmable).
  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per konsonanta kombino, kelkaj parolantoj se eblas nur anstataŭigas la unuan konsonanton (breakfast shmreakfast), sed aliaj ĉiujn komencajn konsonantojn (breakfast shmeakfast).
  • Ĉe vortoj, kiuj komenciĝas per vokalo, estas aldonata shm- je la komenco de la duobligita vorto (apple shmapple).
  • Kelkaj parolantoj ne modifas la unuan silabon de la vorto sed la silabon kun la ĉefa akcento (incredible inshmedible). Ĉe parto de ĉi tiuj parolantoj krome forfalas aldone la parto de la vorto, kiu antaŭas la akcentatan silabon (incredible shmedible; komparu Spitzer 1952).
  • La ŝm-duobligo ĝenerale estas evitata aŭ ŝanĝata ĉe vortoj, kiuj jam komenciĝas per shm-. Tiel kondukas ekzemple la duobligo de "schmuck" ne al la atendita "schmuck schmuck" sed, se ĝi ne estas ĝenerale evitata, al tiaj formoj kiaj "schmuck shluck", "schmuck fluck" ktp.
  • Multaj parolantoj uzas sm- anstataŭ shm- ĉe vortoj, kiuj jam enhavas sh (Ashmont Smashmont, ne: Shmashmont).
  • Pliajn fonologiajn detalojn rezultigas enreta enketo de Bert Vaŭ kaj Andrew Nevins, kiu estas ligata malsupre.

Bibliografio redakti

  • Feinsilver, Lillian (1961): On Yiddish Shm-. American Speech 36, p. 302-303.
  • Nevins, Andrew; Vaŭ, Bert (2003): Metalinguistic, shmetalinguistic: The phonology of shm-reduplication. Proceedings of the Chicago Linguistics Society annual meeting, April 2003.
  • Southern, Mark (2005): Contagious Couplings: Transmission of Expressives in Yiddish Echo Phrases. Westport, Conn.: Greenwood Publishing Group.
  • Spitzer, Leo (1952): Confusion shmooshun. Journal of English and Germanic Philology 51, p. 226-233.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Shm-Reduplikation » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5415711 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)