Ŝnurkalsoneto estas minimumeca kalsono, ĉe kiu mankas la flankoj kaj la dorso. Se nur mankas la flankoj, oni nomas tion Tangao.

T-forma ŝnurkalsoneto
Viro en ŝnurkalsoneto'

Ekde la 1990-aj jaroj, la tangao furoriĝis kiel okcidentmonda subvestaĵo, ĉefe inter junulinoj. Ĝia ĉefa avantaĝo kontraŭ la tradicia plenpuga kalsoneto estas tio, ke ĝi malpli evidentigas sin tra strikta aŭ helkolora vesto.

Ĉe kelkaj ŝnurkalsonetoj, la zonŝnuro estas en du partoj, kiujn oni kunligas per bantaj nodoj ĉe la koksoj.

Diversaj formoj redakti

La ŝnuroj renkontiĝas ĉu en pura T-formo, ĉu pere de malgranda V-forma ŝtof-triangulo. La flanka ŝnuro povas havi diversajn larĝecojn.

  • T-forma: la ŝnuroj estas ligitaj ĉu per nodo, ĉu per ringo aŭ alia peceto.
  • V-forma: la ŝnuroj povas esti iomete pli larĝaj kaj renkontiĝas je triangula formo, sed ne kovras la pugvangojn.

Vidu ankaŭ redakti