Ŝoltisolokumisto (latine scultetus) estas fondinto aŭ peranto de loĝigo de municipo surbaze de germana juro kaj valaĥia juroj. Dum koloniigado laŭ la valaĥia juro li nomiĝis ankaŭ kenezo.

Ŝoltiso el la 16-a jarcento, kiu nomiĝis Enderle kaj pri kiu ekzistas plurstrofa kanto[1] kaj dramo surscenigata ekde 1950 ĉiujn dek jarojn[2].

Surbaze de skriba kontrakto kun landestro la ŝoltiso akiris por fondi la novan aŭ loĝigi la malnovan, dezertiĝintan vilaĝon privilegiojn, kiuj sekurigis al li avantaĝajn posedantajn rilatojn kaj heredan vilaĝestrecon kun certa jura kaj administra leĝrajto. Li invitis domaranojn, li dividis grundon kaj li estis plenumisto inter landestro kaj servutuloj. Fine de la 17-a jarcento la nocio ŝoltiso markis ankaŭ vilaĝestron, kiu havis neniajn privilegiojn.

La vorto ŝoltiso devenas el la germana Schultheiß (en meza supra germana lingvo "ordonisto por egaligi ŝuldecon" < Schuld - ŝuldeco, ŝulda plenumo + heißen - ordoni, aldevigi) kaj ĝi markis juĝ-plenuman leĝrajton de la ŝoltiso. En la slovaka, germana aŭ latina aspektoj ĝi estas bazo de multaj familiaj nomoj - Šoltýs, Šulc, Schulz(e), Škultéty, Škult kaj simile.

Post urblibra reguligo dum Maria Terezia la instituto de la ŝoltiso tute pereis.

Notoj redakti