La ŝoreo (Shorea) estas orientalisa genro de proksimume 196 da specioj de plejparte pluvarbaraj arboj en la familio de la dipterokarpacoj. La genro estas nomita laŭ Sir John Shore, la Guberniestro ĝenerala de la Brita Orienthinda Kompanio, 1793-1798. Ĝi estas indiĝena en Sudorienta Azio, ekde pli norda Barato ĝis Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj. En okcidenta Malesio kaj Filipinoj tiu genro dominas la tropikajn arbarojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝoreo
Shorea roxburghii
Shorea roxburghii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Dipterokarpacoj Dipterocarpaceae
Subfamilio: Dipterocarpoideae
Genro: Shorea
Roxb. ex C.F.Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej alta registrita tropika angiospermo altas 88,3 metrojn, kaj estas Shorea faguetiana en la sabaha Nacia Parko Tavaŭ-Montetoj, sur la insulo de Borneo. En tiu parko almenaŭ kvin aliaj specioj de la genro estis mezuritaj trovinte ekzemplerojn de pli ol 80 m : Shorea argentifolia, S. gibbosa, S. johorensis, S. smithiana kaj S. superba[1]. Borneo estas ankaŭ la varmpunkto de ŝoreo-diverseco kun 138 da specioj, de kiuj 91 estas endemiaj en la insulo [2].

Reproduktada biologio redakti

La plimulto de la ŝoreaj specioj "ĝenerale" floras. "Ĝenerala florado" okazas ĉe neregulaj intervaloj de 3-10 jaroj, en kiu preskaŭ ĉiuj dipterokarpacaj specioj kune kun specioj de aliaj familioj ekstrem-abunde floras [3]. Estas opiniite ke ĝenerala florado disvolviĝis por superi la bezonojn de la semopredantojn [4] kaj/aŭ por faciligi polenadon [3]. Ŝajnas ke ambaŭ klarigoj havus meritojn [5]. Florado supozeble estas ekigita de aridaj periodoj kiuj okazas dum transirperiodoj de La Niña ĝis El Niño [6]. Estas sugestite ke la amplekso de florado dependas de la periodeco de la aridaj periodoj asociitaj kun la ENSO-ciklo (El Niño-suda oscilado), kun la plej fortaj floradoj okazantaj post intervalo de pluraj jaroj kun neniu florado [6].

La ŝoreo estas insekte polenata kaj multaj insektospecioj estas implikataj. Specioj ene de la sekcioj [7] de Shorea samhavas la samajn insektajn polenigantojn. Florado ene de sekcio estas sinsekva ene de unu vivejo kaj specio-komunumo por malhelpi konkuradon por poleniginantoj [8].

Ekonomia uzado redakti

Multaj ekonomie gravaj konstrulignaj arbospecioj apartenas al la genro ŝoreo. La ligno vendiĝas sub diversaj komercaj nomoj inkluzive de meranti, lauan (aŭ luan), lawaa, serayan, balau, kaj bangkirai. Aliaj ŝoreaj produktoj inkludas damargumon kaj illipe. Damargumo estas rezino kolektata de gamo da specioj. Ĝi kolore varias laŭ la diferencaj taksonomiaj grupoj. Shorea wiesneri estas listigita en multaj retejoj kiel grava fonto de damargumo [9]; tamen, tiu prezentiĝas esti aŭ komerca nomo aŭ sinonimo [10][11].

La alloge nomita "filipina mahagono" kiu vendiĝas en Nordameriko ne estas mahagono entute, sed fakte miksaĵo de lignospecoj de la ŝorea genro. Pli konvene, la nomo "filipina mahagono" estus uzitenda por Toona calantas kaj ne por ŝorea ligno.

Konservada statuso redakti

Cent kaj kvardek ok ŝoreaj specioj estas nuntempe listigitaj sur la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. La plimulto de tiuj ĉi estas listigitaj kiel estante krize endanĝerigitaj. Ekzistas kelkaj rimarkoj rilate la listo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo pri la dipterokarpacoj, ĉar la kriterioj uzataj por taksi la nivelon de minaco estas bazataj plejparte sur bestpopulaciokarakterizaĵoj. Tiu supozeble troigas la minacotakson, se uzite por longevivaj vivej-specifaj organismoj kiel ekzemple arboj . Krome, pro unu specio laŭdire formorta sur la Ruĝa listo de IUCN, Shorea cuspidata, estas komuna en la Nacia Parko Bako kaj ankaŭ ĉeestas en la Nacia Parko Lambir. La ŝoreo-speciopaĝo donas minacoklasifikojn :

Konservada Statuso de Shorea spp.
Kategario laŭ la ruĝa listo de IUCN Nombro de specioj
Formorta 1
Draste endanĝerigita 102
Endanĝerigita 34
Vulnerabla 3
Malplej Zorgiga 6
Datumomankhava 2
Ne Esplorita ~48

Referencoj redakti

  1. Borneo. Eastern Native Tree Society. Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita 2008-06-21.
  2. Ashton, P.S. Dipterocarpaceae. In Tree Flora of Sabah and Sarawak, Volume 5, 2004. Soepadmo, E., Saw, L.G. and Chung, R.C.K. eds. Government of Malaysia, Kuala Lumpur, Malaysia. ISBN 983-2181-59-3
  3. 3,0 3,1 (1999) “Plant reproductive phenology over four years including an episode of general flowering in a lowland dipterocarp forest,Sarawak, Malaysia”, American Journal of Botany 86 (10), p. 1414–36. doi:10.2307/2656924. Alirita 2007-11-13.. 
  4. (2000) “Vertebrate responses to spatiotemporal variation in seed production of mast-fruiting Dipterocarpaceae”, Ecological Monographs 70 (1), p. 101–128. doi:[[doi:10.1890%2F0012-9615%282000%29070%5B0101%3AVRTSVI%5D2.0.CO%3B2|10.1890/0012-9615(2000)070[0101:VRTSVI]2.0.CO;2]]. Alirita 2007-11-13..  [rompita ligilo]
  5. (2005) “Reproduction of dipterocarps during low intensity masting events in a Bornean rain forest”, Journal of Vegetation Science 16 (6), p. 635–46. doi:[[doi:10.1658%2F1100-9233%282005%29016%5B0635%3ARODDLI%5D2.0.CO%3B2|10.1658/1100-9233(2005)016[0635:RODDLI]2.0.CO;2]]. Alirita 2007-11-13.. 
  6. 6,0 6,1 (2006) “Irregular droughts trigger mass flowering in aseasonal tropical forests in asia”, American Journal of Botany 93 (8), p. 1134–39. doi:10.3732/ajb.93.8.1134. Alirita 2007-11-13.. 
  7. Ŝoreaj sekcioj : Anthoshorea, Brachypterae, Doona, Mutica, Neohopea, Ovalis, Pachycarpae, Pentacme, Richetioides, Rubella, Shorea.
  8. (June 1991) “Confirmation of Sequential Flowering in Shorea (Dipterocarpaceae)”, Biotropica 23 (2), p. 200–203. doi:10.2307/2388308. 
  9. Dammar. Encyclopædia Britannica. Alirita 2007-11-14.
  10. Dipterocarpaceae Data Base—Taxonomic Information. Royal Botanical Gardens, Edinburgh. Arkivita el la originalo je 2007-05-20. Alirita 2007-11-14.
  11. Electronic Plant Information Centre. Royal Botanical Gardens, Kew. Alirita 2007-11-14.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti