Ŝosse Entuziastov (stacio de Moskva metroo)

stacio de Moskva metroo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝosse Entuziastov (Centra ringo de Moskvo).

080

Ŝosse Entuziastov
ruse Шоссе Энтузиастов
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Perovo, Sokolinaja Gora (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 27″ N, 37° 45′ 0″ O (mapo)55.757637.75Koordinatoj: 55° 45′ 27″ N, 37° 45′ 0″ O (mapo)
Ŝosse Entuziastov (Moskvo)
Ŝosse Entuziastov (Moskvo)
DEC
Ŝosse Entuziastov
Ŝosse Entuziastov
Ŝosse Entuziastov
Situo de Ŝosse Entuziastov
Map
Ŝosse Entuziastov
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • Ju.Vdovin
  • V.Ĉerjomin
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 081, ШЭ
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Perovo Aviamotornaja
vdr

Ŝosse Entuziastov (ruse Шоссе Энтузиастов, "Ŝoseo de Entuziasmuloj") estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Perovo kaj Aviamotornaja en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Sokolinaja Gora). Ĝi lokiĝas ĉe Ŝoseo Entuziastov proksime al ĝia kruciĝo kun Pleĥanov-strato kaj Elektroda strato. Ĝia profundo estas 53 metroj. Arkitekturistoj estas Ju.Vdovin, V.Ĉerjomin, inĝenieroj-konstruistoj estas Je.Barskij, I.Ĵukov, Ju.Muromcev, E.Ĉernjakova.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ĝi havas ankaŭ unu subteran vestiblon (orientan) kunligitan kun halo per rulŝtuparo. Ĉe la vestiblo ekzistas subtera transirejo sub Entuziastov ŝoseo.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.

Nomo redakti

La stacio estas nomita "Ŝosse Entuziastov" ("Ŝoseo de Entuziasmuloj") de samnoma ŝoseo.

En dekomencaj projektoj estis ankaŭ nomo "Vladimirskij Posjolok" ("Vladimira setlejo", ruse Владимирский посёлок) de tie situinta loĝloko. Poste (en 1990-aj jaroj) estis propono pri alinomigo al "Vladimirka" (laŭ la antaŭa nomo de Ŝoseo Entuziastov signifanta vojon al Vladimir), tamen ne realigita.

Historio redakti

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio ""Marksistskaja - Novogirejevo". Ĝi estis konstruata dum kelkaj jaroj kune kun tuta metrolinio.

Dekoro redakti

Antaŭ la Oktobra Revolucio Entuziastov-ŝosseo estis uzata kiel vojo, laŭ kiu revoluciuloj - politikaj prizonuloj iris al siberiaj malliberejoj. Tial dekoro de la stacio estas dediĉita al lukto por libero en Rusia Imperio.

En okcidenta parto de stacia halo troviĝas skulptaĵo "Flamo de libero" (ruse "Пламя свободы") de A.Kuznecov: ŝtonaj brakoj trarompantaj marmoran muron. De malproksime ŝajnas ke la muro vere estas trarompita.

Sur muroj super trakoj videblas kronologio de revolucio: brulanta bieno, Senata placo, Kupra rajdanto, ĉambro el kiu videblas Petropaŭla fortikaĵo kaj aliaj.

Akcidentoj redakti

Mencioj en beletro redakti

En rusa literaturo redakti

La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[3]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj redakti

  • Distanco inter "Ŝosse Entuziastov" kaj "Perovo" estas unu el la plej longaj distancoj inter najbaraj stacioj en Moskva metroo kaj plej longa en Kalininskaja linio (3 km 23 m). Krome, en tiu parto estas plej rapida veturado de trajnoj (en 1985 unu trajno traveturis ĝin kun rapido pli ol 100 km/h).
  • Apud la stacio (de centro) situas senelirejo por trajna turniĝo.

Interkonektoj redakti

  •   Centra ringo de Moskvo (stacio Ŝosse Entuziastov)
  • Aŭtobusoj: 36, 46, 83, 125, 141, 214, 659, 702. Apudurbaj autobusoj (marŝrutko) ĝis Balaŝiĥa.
  • Trolebusoj: 30, 53, 68.
  • Tramoj: 8, 24, 34, 36, 37.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti