Ŝraŭbingo estas aparato kun ena ŝraŭbeco, nome ingo por ŝraŭbo. Ŝraŭbingoj estas preskaŭ ĉiam uzataj kun bolto por kunfiksi stakon da konsistigaĵoj. La du pecoj restas kunaj per la kombinaĵo de la frotado inter iliaj ŝraŭbecoj, eta streĉado de la bolto, kaj kunpremado de la konsistigaĵoj. En uzoj kie vibrado aŭ rotacio povas malstreĉi ŝraŭbingon, gluoj, pingloj, kaj aliaj metodoj estas uzataj por malebligi rotacion. La formo plej ordinara estas kun sesangula kapo. Ses flankoj provizas bonan malglatecon de anguloj, el kiuj povas apudiĝi ilo, sed pluaj (kaj plu malgrandaj) anguloj estus damaĝeblaj per senŝraŭbigado. Aliaj formoj specialaj ekzistas por iuj bezonoj, kiel flugilŝraŭbingoj por fingroĝustigado kaj ŝraŭbingoj kaptitaj por areoj malproksimiĝeblaj.

Ŝraŭbingo kun ena metreca ŝraŭbeco M6
Ŝraŭbingo kun ena metreca ŝraŭbeco M16

Vidu ankaŭ redakti