Ŝtata Granda Asembleo

La Ŝtata Granda Asembleo (mongole Улсын Их Хурал, Ulsin Iĥ Ĥural, ankaŭ nomata Ŝtata Granda Ĥuralo) estas la unuĉambra parlamento de Mongolio. Ĝi situas en la Registaro Palaco centre de la ĉefurbo Ulan-Batoro. Laŭ mongola tradicio ankaŭ la parlamentoj de la rusiaj respublikoj Burjatio kaj Kalmukio nomiĝas "Их Хурал" respektive "Granda Ĥuralo" aŭ pli internaciigite "Granda Asembleo", kaj ankaŭ la subŝtataj dividaĵoj de Mongolio havas siajn asembleojn nomatajn "Ĥural". Emblemo de la Ŝtata Granda Asembleo de Mongolio estas la tradicia simbolo sojombo.

Ŝtata Granda Asembleo
emblemo
unuĉambra parlamento • Kurultai
Komenco novembro 1924 vd
Antaŭe People's Great Khural vd
Geografia situo 47° 55′ 15″ N, 106° 55′ 2″ O (mapo)47.920833106.917222Koordinatoj: 47° 55′ 15″ N, 106° 55′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Mongolio vd
Ŝtata Granda Asembleo (Mongolio)
Ŝtata Granda Asembleo (Mongolio)
DEC
Ŝtata Granda Asembleo
Ŝtata Granda Asembleo
Map
Ŝtata Granda Asembleo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Strukturo redakti

 
la parlamenta plenkunvenejo

La parlamento havas 76 deputitojn. 48 seĝoj estas asignitaj tra rektaj balotoj en la 48 balotaj distriktoj, la ceteraj 28 seĝoj estas disdonataj laŭ proporcia reprezento al la naciaj partioj, kiuj en la koncerna parlamenta baloto ricevas almenaŭ 5% de voĉdonoj. Baloto estas valida nur se 50% de la registritaj voĉdonrajtaj civitanoj de la distrikto efektive voĉdonis. La rajton voĉdoni havas mongoliaj civitanoj super 18 jaroj, kiuj loĝas en Mongolio. Kandidato por la posteno de parlamenta deputito devas havi minimuman aĝon de 25 jaroj.

En la parlamenta periodo de 2012 ĝis 2016, el la 76 deputitaj lokoj

  • 34 (respektive 31 kaj 3 vakaj) estas de la centra-dekstra Demokrata Partio,
  • 26 (respektive 25 kaj 1 vaka) estas de la Mongola Popola Partio, kiu antaŭ la falo de komunisma reĝimo de Mongolio en 1992 estis la ŝtata marksisma-leninisma partio kaj nun difinas sin socialdemokratia,
  • 11 estas de "justeca koalicio" el Mongolia Popola Revolucia Partio kaj Mongolia Nacia Demokrata Partio,
  • 2 estas de la Verda Partio de Civitana Volo, kaj
  • 3 estas partipolitike sendependaj politikistoj.