Ŝtata Universitato Nicholls
La Ŝtata Universitato Nicholls (angle Nicholls State University) estas usona publika altlernejo kun universitata statuso, situanta en la urbo Thibodaux en la usona subŝtato Luiziano [1].
Ŝtata Universitato Nicholls | ||
---|---|---|
universitato • publika eduka institucio en Usono | ||
moto | People Creating Possibilities Homoj kreantaj eblecojn | |
Informoj | ||
fondodato | 23-a de septembro 1948 | |
Situo | ||
Geografia situo | 29° 47′ 39″ N, 90° 48′ 5″ U (mapo)29.794166666667-90.801388888889Koordinatoj: 29° 47′ 39″ N, 90° 48′ 5″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Thibodaux | |
adreso | University Station La Hwy 1, Thibodaux, LA, 70310 | |
poŝtkodo | 70310 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 6 769 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
filiita al | ||
• University of Louisiana System vd | ||
| ||
Priskribo redakti
Origine fondita kiel malaltgimnazio, la universitato estas nomita laŭ Francis T. Nichols, iama guberniestro de Luiziano, membro de la ŝtato Supera Kortumo, kaj generalo en la Konfederacia Armeo dum la Usona Enlanda Milito.
La kampuso de 1,16 km 2, kiu iam estis parto de la Acadia Plantation, situas proksimume 80 km sudokcidente de Nov-Orleano kaj 97 km sudoriente de Baton Rouge. La plej malnova konstruaĵo de la universitato estis kompletigita en 1948 kaj estas en la Usona Nacia Registro de Historiaj Lokoj.
La universitato situas ene de la geografiaj limoj de la Misisipa Riverdelto kaj estas proksima al la rivero mem kaj ĝiaj alfluantoj, Luizianaj malsekregionoj, kaj la Meksika golfo.
Organizo redakti
- Kolegio de Scienco kaj Teknologio
- Kolegio pri Komerca Administrado
- Kolegio de Edukado kaj Kondutsciencoj
- Kolegio de Flegado
- Kolegio de Liberala Arto
- Universitata Kolegio
- Postbakalaŭraj studoj