Vaŝingtona Ŝtata Universitato
La Vaŝingtona Ŝtata Universitato aŭ Ŝtata Universitato de Vaŝingtono - angle Washington State University, mallonge WSU - estas tielnomata publika terkoncesa esplora universitato (angle public land-grant research university) en la subŝtato Vaŝingtonio de Usono. Ĝi havas sian ĉefkampuson en Pullman, Vaŝingtonio, kaj tie la ĉefa administra konstruaĵo estas ekde 1972 nomata Thompson Hall.
Vaŝingtona Ŝtata Universitato | ||
---|---|---|
la centra konstruaĵo Thompson Hall
| ||
publika universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • esplorada universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1919 | |
speco | Publika terkoncesa esploruniversitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 46° 43′ 31″ N, 117° 9′ 35″ U (mapo)46.7252-117.1596Koordinatoj: 46° 43′ 31″ N, 117° 9′ 35″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | French Administration Building, Pullman, WA, 99164-5910 | |
poŝtkodo | 99164 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 31 159 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Pacifik-Dekduopa Konferenco • arXiv • Orbis Cascade Alliance • American Council on Education • Open Education Network • Association of Public and Land-grant Universities • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filioj | ||
• Washington State University College of Agricultural, Human, and Natural Resource Sciences • School of Biological Sciences, Washington State University • Washington State University College of Nursing • Voiland College of Engineering and Architecture • Washington State University College of Business • Washington State University College of Arts and Sciences • WSU College of Education vd | ||
| ||
| ||
Laŭ la stato de aŭtuno 2021 la universitato havis 24 278 antaŭdiplomaj studentojn kaj totalan studentaron de 28 581; en aŭtuno 2020 estis eĉ 31 159 sumaj studentoj. Kun tiuj nombroj ĝi estas la due plej granda institucio por alta eduko en Vaŝingtonio malantaŭ la Vaŝingtona Universitato. Ĝi estas klasifikita inter la klaso "R1": "doktoraj universitatoj de tre alta esplora agado".
Ekzemplaj eksaj studentoj redakti
Inter la eksa studentoj de la Vaŝingtona Ŝtata Universitato kun propra artikolo en la esperantlingva vikipedio estas ekzemple
- Paul Allen (n. en 1953), kunfondinto de la entrepreno Microsoft
- Eleazar de Carvalho (1912-1996), brazila dirigento kaj komponisto
- Paul Johnsgard (1931-2021), ornitologo
- Gary Larson (n. en 19590), usona bildliteraturisto, kreinto de la serio The Far Side
- Timothy Leary (1920-1996), psikologo, kiu intense studis pri psikedelaj drogoj, kiel LSD
- Mike Lowry (1939-2017), demokrata politikisto, inter 1993 kaj 1997 la estro de Vaŝingtonio
- Edward R. Murrow (1908-1965), usona pioniro de radi- kaj televidĵurnalismo
Eksteraj ligiloj redakti