Ŝtonepoka Parko Dithmarschen

muzeo en Germanio

La Ŝtonepoka Parko Dithmarschen (germane: Steinzeitpark Dithmarschen) estas parte liberaera muzeo pri ŝtonepoko kaj situas en la komunumo Albersdorf en la distrikto Dithmarschen de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.

Ŝtonepoka Parko Dithmarschen
arkeologia lokosubĉiela muzeo • Naturerlebnisraum in Slesvig-Holstein
Lando Germanio vd
Situo Ŝlesvigo-Holstinio
Koordinatoj 54° 8′ 18″ N, 9° 17′ 39″ O (mapo)54.13849.29411Koordinatoj: 54° 8′ 18″ N, 9° 17′ 39″ O (mapo)
Ŝtonepoka Parko Dithmarschen (Ŝlesvig-Holstinio)
Ŝtonepoka Parko Dithmarschen (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Ŝtonepoka Parko Dithmarschen
Ŝtonepoka Parko Dithmarschen
Situo de Ŝtonepoka Parko Dithmarschen
Map
Ŝtonepoka Parko Dithmarschen
vdr
Tombo alirebla.
Rekonstruo de loĝĉambro prahistoria.

Arkeologio kaj naturo redakti

La ŝtonepoka parko estas pura historio revivigita kaj rekonstruita laŭ natura grando.Sur ĉ. 40 hektarojn granda teritorio oni vidas kulturpejzaĝon, al kiu frontiĝis la unuaj kamparanoj kaj bestobredistoj de Norda Germanujo de antaŭ 5000 jaroj.

Tie ĉi paŝtiĝas prabestoj sur la herbejoj kaj la sur la kampoj kultivatas maljunaj grenospecoj. Ekster tio oni admiras longajn domojn konstruitajn laŭ modeloj arkeologiaj aŭ grandŝtontomboj en la arbaro. Oni ĝuas ludadon ĉe naturludejo, en la ŝtonepoka arbaro kaj en originale savgardita aventurspaco Gieselautal.

Aktiva enprofundiĝo redakti

Je dimanĉoj, festoj kaj agadotagoj ĉiuj vizitantoj estas invitataj al partopreno aktiva. Tiam ili lernas kunbatadon de fajroŝtonoj, arkopafi, fari ŝtonepokajn juvelartaĵojn, pentri per naturkoloroj, baki flanpanon. Fine rekomendiĝas ekscita promeno sur la ŝtonepoka pado. Post la plilarĝigo de la vilaĝo je novaj domoj kaj enireblaj tumuloj dum 2010-13, la travivaĵoj ankoraŭ multobliĝis.

Muzeo redakti

En la Muzeo pri Arkeologio kaj Ekologio de Dithmarschen apud la stacidomo de Albersdorf montratas la plej novaj esplorrezultoj koncerne pejzaĝ- kaj setladhistorion de la regiono. Originalaj objektoj, surekranaj animacioj kaj ciferecaj enscenejigoj faciligas la kontakton kun la pasinteco. Admireblas trovaĵoj de glaciepokaj ĉasistoj de rangiferoj, armiloj de la prahomoj kaj burgoj mezepokaj. En aparta ĉambro montriĝas kutimoj pri kulto kaj entombigo. Krom la daŭra ekspozicio okazas regule specialaj elmontroj nedaŭraj kaj rondgvidadoj fare de fakuloj.

En 2011 estis aljuĝita al la muzea ensemblo la Germana Turisma Premio.

Literaturo redakti

  • AÖZA Aktuell / Archäologisch-Ökologisches Zentrum Albersdorf. Mitteilungsblatt des Fördervereins Archäologisch-Ökologisches Zentrum Albersdorf, 1989 –
  • Rüdiger Kelm (eld.): Vom Pfostenloch zum Steinzeithaus. Archäologische Forschung und Rekonstruktion jungsteinzeitlicher Haus- und Siedlungsbefunde im Nordwestlichen Mitteleuropa. Erstes Albersdorfer Kolloquium vom 13. bis 15. Januar 1999 und Zweites Albersdorfer Kolloquium vom 19. bis 21. Januar 2000 im Albersdorfer Bürgerhaus. Boyens, Heide 2000, ISBN 3-8042-1000-7, (Albersdorfer Forschungen zur Archäologie und Umweltgeschichte 1).
  • Rüdiger Kelm (eld.): Zurück zur Steinzeitlandschaft. Archäobiologische und ökologische Forschung zur jungsteinzeitlichen Kulturlandschaft und ihrer Nutzung in Nordwestdeutschland. Drittes Albersdorfer Kolloquium vom 7. bis 9. Februar 2001 im Albersdorfer Bürgerhaus. Boyens, Heide 2001, ISBN 3-8042-1088-0, (Albersdorfer Forschungen zur Archäologie und Umweltgeschichte 2).
  • Volker Arnold, Rüdiger Kelm: Rund um Albersdorf auf den Spuren der frühen Kulturlandschaft rund um Albersdorf. Ein Führer zu den archäologischen und ökologischen Sehenswürdigkeiten. Boyens, Heide 2004, ISBN 3-8042-1154-2.
  • Rüdiger Kelm (eld.): Frühe Kulturlandschaften in Europa. Forschung, Erhaltung und Nutzung. Viertes Albersdorfer Kolloquium vom 28. Februar bis 1. März 2002 im Albersdorfer Bürgerhaus und Fünftes Albersdorfer Kolloquium vom 24. bis 30. September 2003 im Albersdorfer Bürgerhaus und im Dithmarscher Kreishaus in Heide. Boyens, Heide 2005, ISBN 3-8042-1141-0, (Albersdorfer Forschungen zur Archäologie und Umweltgeschichte 3).
  • Stefan Reiß, Volker Arnold, Hans-Rudolf Bork, Rüdiger Kelm, Dirk Meier: Landschaftsgeschichte Dithmarschens. Schmidt & Klaunig, Kiel 2006, ISBN 3-9809823-1-9, (Man and environment 2), (Eine kompakte Zusammenfassung zur Landschaftsgeschichte Dithmarschens).
  • Rüdiger Kelm: Von der Landschaftsgeschichte zur touristischen Zukunft Entwicklung von Kultur- und Naturtourismus als Chance für den ländlichen Raum. Boyens, Heide 2007, ISBN 978-3-8042-1219-0, (Albersdorfer Forschungen zur Archäologie und Umweltgeschichte 4).

Eksteraj ligiloj redakti