Ŝtono de Tel Zayit

Ŝtono de Tel Zayit estas ŝtono, en kiun oni ĉizis antaŭ 3000 jaroj prahebrean alfabeton. Ĝi estas la nun konata plej malnova alfabeto surĉizita. Oni trovis ĝin dum elfosoj en Tel Zayit, la 15-an de julio 2005.

Desegnaĵo de surskriboj kaj aliaj markoj sur la ŝtono de Tel Zayit

La ŝtono estis enkonstruita en domon, kun la 22 litersignoj de la hebrea alfabeto. Tion pridubas kelkaj esploristoj.

La literoj montras la trairon, influon de la fenicia alfabeto. Se la trovitaĵo vere montras hebrean alfabeton, tio povus pruvi, ke la biblio ekzistis ne nur kiel buŝa tradicio.

Eksteraj ligiloj redakti

angle The Zeitah Excavations – The Tel Zayit Inscription Arkivigite je 2007-08-20 per la retarkivo Wayback Machine