Pendotrajno de Wuppertal

(Alidirektita el Ŝvebotrajno de Wuppertal)

La pendotrajno de Wuppertal (oficiala nomo germane Einschienige Hängebahn System Eugen Langen, trad. unurela pendotrajno laŭ sistemo Eugen Langen) estas linio de urba trajno por publika transporto en la germana urbo Wuppertal en Nordrejn-Vestfalio, kiu ne kutimas pro sia tekniko veturi super rivero kaj urbocentraj stratoj pendante de unu relo. En la germana, la veturila sistemo neformale ankaŭ ofte nomatas "Schwebebahn", do "ŝvebotrajno", sed tiu nomigo estas teknike erara, ĉar ŝvebotrajno estas io alia.

Pendotrajno de Wuppertal
Einschienige Hängebahn System Eugen Langen
emblemo
suspension railway • rekonilo • cross-city route • unurelvojo
Komenco 1-a de marto 1901 vd
Geografia situo 51° 16′ 2″ N, 7° 10′ 53″ O (mapo)51.2670888888897.181425Koordinatoj: 51° 16′ 2″ N, 7° 10′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Wuppertal
Pendotrajno de Wuppertal (Nordrejn-Vestfalio)
Pendotrajno de Wuppertal (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Pendotrajno de Wuppertal
Pendotrajno de Wuppertal
Map
Pendotrajno de Wuppertal
Retejo Oficiala retejo
vdr
Pendotrajno de Wuppertal
Linio de Pendotrajno de Wuppertal
Linio de Pendotrajno de Wuppertal
vojo de la Pendotrajno de Wuppertal
Linia longeco:13,3 km
Kurenta sistemo: 600 Volt =
Maksimuma kliniĝo: 40 
Minimuma radiuso: 7,5 m
Maksimuma rapideco: 60 km/h
Akcelo: 1,1 m/s²
Malakcelo: 1,2 m/s²
Plej alta rapido: 60 km/h
Averaĝa rapido: 26,6 km/h
Tuta veturdaŭro: 28–30 min
Alteco super la rivero Wupper
(Normala nivelo):
12 m
Minimuma alteco super strato: 8 m
VRR-linio: 60
Labortempo: 5–23 horo
Minimuma taktosekvo: 3–5 min
Jaroj de konstruo: 1898 ĝis 1903
Malfermiĝo 1-a de marto 1901
garaĝo kaj turnejo
0,0 stacidomo Wuppertal-Oberbarmen
0,7 Oberbarmen Wupperfeld
1,3 ponto Werther Brücke
2,0 Alter Markt (historia merkatoplaco)
2,8 ponto Adlerbrücke
3,3 ponto Loher Brücke
4,1 Völklinger Straße
5,1 kortumo Landgericht
5,8 Kluse/Schauspielhaus (drama teatro)
6,3 Wuppertal ĉefstacidomo
   
6,8 Ohligsmühle
7,4 Robert-Daum-Platz
8,2 Pestalozzistraße
8,8 Westende
9,7 Varresbecker Straße
10,3 fervoja linio Düsseldorf–Elberfeld
10,4 Zoo/Stadion
10,6 Beginn der Landstrecke (komenco de malurba parto)
11,0 Sonnborner Straße
   
11,3 paso super la germana aŭtovojo A46
11,7 Hammerstein
12,5 Bruch
13,3 Vohwinkel Schwebebahn
riparejo, garaĝo kaj turnejo

Historio redakti

 
Historia luksa vagono de la komencaj jaroj

La du reloj (unu por ĉiu direkto) kaj trajnaro konstruiĝis inter la jaroj 1898 kaj 1901, kaj la trajna linio oficiale malfermiĝis kaj ektransportis civitanojn la 1-an de marto 1901. Tiutempe la novstila sistemo antaŭvidiĝis por multaj aliaj urboj, ekzistis ekemple planoj por tiaj trajnolinioj en Hamburgo, Berlino, Londono kaj la tiamaj kolonioj de la Germana Regno, sed neniu el tiuj planoj realiĝis, kvankam du aliaj trafikaj projektoj, samtempe konstruita dekliva pendotrajno en Dresdeno kaj pli posta pendotrajno super la rivero Misisipo en Memphis (Tenesio) kopiis la teknikon.

En la 21-a de julio 1950 trijara elefantino Tuffi (1947-1989), en cirko-reklamado, estis enportita en vagonon. Dum la veturado, Tuffi trarompis muron de la vagono kaj plonĝis en la riveron Wupper, kun negravaj vundoj malgraŭ la 12-metra falo.

Akcidento de 1999 redakti

En la nokto inter la 11-a kaj 12-an de aprilo 1999 okazis konstrulaboroj ĉe la relo. Oni haste finis tiujn laborojn, por ke la unua trajno povu ekveturi, kaj tiam la laboristoj forgesis forpreni iun ŝtalan fiksilon. Tio kaŭzis, ke tiu unua trajno, kiu atingis la koncernan lokon matene je 5:45 kun rapideco de 50 km hore, elreliĝis kaj falis suben en la riveron Wupper. Pro tiu akcidento mortis 5 homoj, kaj pliaj 47 severe vundiĝis.

Geografio redakti

La "origina" pendotrajno konektas la urbopartojn de Wuppertal inter Oberbarmen kaj Vohwinkel kaj do ŝvebas de la nord-oriento al la sud-okcidento de la urbo kaj reen. La plej granda parto de la du reloj 12 metrojn super la rivero Wupper kovras 10 kilometrojn de la vojo - la restajn 3,3 kilometrojn la trajno ŝvebas en alteco de 8 metroj super urbaj stratoj inter la finstacio "Vohwinkel-Pendotrajno" kaj la stacio "Zoologia Ĝardeno/Stadiono". La veturo de unu finstacio al la alia kun la tempo de en- kaj elvagoniĝo de la pasaĝeroj en ĉiuj 20 stacioj daŭras 30 minutojn.

Funkciado redakti

Ekde sia ekfunkcio, la pendotrajno estis posedaĵo de la urbo mem, kaj laboras sendepende de ĉiuj aliaj trafikiloj. Ĉiujare uzas ĝin proksimume 23 milionoj da pasaĝeroj (stato de la jaro 2003), do ĉiutage averaĝe transportiĝas pli ol 60.000 homoj. Dum preskaŭ la tuta 20-a jarcento en Wuppertal ankaŭ ekzistis linia reto de "kutima", sur- respektive apudstrata tramo - tiu trafika sistemo tamen dum la jaro 1987 estis malfunkciigita. La ŝvebotrajno kontraste havas daŭre altan reputacion ĉe la urbanoj, kiuj tre fieras pri tiom nekutima trafikilo.

Ĝis la akcidento de 1999 la pendotrajno de Wuppertal konsideriĝis la plej sekura trafikilo de la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti

Germane: