Šalgovce
Šalgovce, hungare Tótsók [tOtŝOk] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Šalgovce situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Piešťany troviĝas 10 km-ojn.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Seka". En 1598 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Tótsók 530 homoj, (476 slovakoj, 36 germanoj, 7 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 oni disdonis la grandbienon al la vilaĝanoj. En 2001 loĝis en Šalgovce 534 homoj, (532 slovakoj, po 1 hungaro kaj ĉeĥo).